Lu Kang respondis demandon pri komuna komunikaĵo de G7

(GMT+08:00) 2017-05-28 15:50:46     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe Lu Kang, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj respondis demandon pri la komuna komunikaĵo de Pintkunveno de Grupo 7.

Raportisto demandis, "La komuna komunikaĵo, publikigita en la Pintkunveno de Grupo 7 okazinta en Italio, koncenas al demandoj de la Orienta kaj la Suda Ĉinaj Maroj. Kiel vi opinias pri tio?"

Lu Kang respondis, ke Ĉinio jam konigis koncernajn informojn kaj forte malkontentas pri interveno de la Pintkunveno de Grupo 7 en la demandojn de la Orienta kaj la Suda Ĉinaj Maroj verŝajne en la nomo de la internacia leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin