Srilanka gvidanto volas antaŭenpuŝi kunlaboron kun Ĉinio pri ekonomio, komerco kaj investo

(GMT+08:00) 2017-05-28 19:03:30     Redaktoro:Shanshan

Sabate kaj vendrede srilankaj prezidento Maithripala Sirisena kaj ĉefministro Ranil Wickremesinghe respektive renkontiĝis kun grupo de Zhao Baige, membro de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj vicdirektoro de la komisiono pri eksterlandaj aferoj.

Gvidantoj de Srilanko diris, ke ili volas pluapaŝe fortigi pragmatajn kontaktojn kun ĉinaj entreprenoj en diversaj kampoj sur la framo de la iniciato pri la Zono kaj la Vojo kaj antaŭenpuŝi la duflankan kunlaboron pri ekonomio, komerco kaj investo akiri senĉesan disvolviĝon.

Zhao montris, ke en la estonteco Ĉinio kaj Srilanko pluapaŝe striktigos industrian kunlaboron pri sunenergio, agrikulturo, daŭrigebla disvolviĝo kaj aliaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin