Drakboata Festo

(GMT+08:00) 2017-05-29 16:50:21     Redaktoro:Ĝoja

Nun aromas la folioj por fari zongzi-ojn kaj alvenas la Drakboata Festo. Ĉinio pretas por ĝin festi per manĝado de zongzi-oj, remado de drakboatoj, farado de bonodoraj saketoj kaj pendigo de artemizioj.

Kio estas Drakboata Festo de ĉinoj?

La Drakboata Festo estas unu el la ĉefaj tradiciaj festoj de Ĉinio. ĝi estas tre antikva festo kaj okazas en la kvina tago de la kvina monato laŭ la ĉina luna kalendaro.


(Qu Yuan)

Laŭ folklora kredo, la festo ligiĝas kun la granda patriota poeto Qu Yuan, En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno antaŭ pli ol 2 000 jaroj la granda patriota poeto Qu Yuan (ĉ. 340—278 a.K.) sin dronigis en la riveron Miluo en la kvina tago de la kvina monato pro sia senforteco por savi la patrolandon el pereo. La tieaj loĝantoj kun granda malĝojo boate serĉadis en la rivero por trovi lian kadavron. Poste en tiu tago oni remas en boatoj por konsoli lian animon. Kaj iom post iom formiĝis la kutimo de remkonkurso en tiu tago. Drakboata Festo naskis gravan influon al Koreio, Japanio, Vjetnamio, Singapuro kaj Malajzio.

Estas multaj legendoj pri poeto Qu Yuan. Antaŭ pli ol 2 000 jaroj en Ĉinio estis pluraj regnoj, kiuj senĉese batalis inter si por preni teritorion. Qu Yuan, talentoplena poeto de la regno Chu, ĝuis grandan famon por siaj poeziaĵoj en aparta stilo. Liaj verkoj profunde influis la ĉinan literaturon kaj ekscitis la poezian verkadon en Ĉinio. Li estis ankaŭ fidela kaj honesta oficisto. Persvadite de reĝo de la regno Chu, li faris politikan reformadon. Tamen poste li estis ekzilita de la reĝo pro kalumnio de aristokratoj.

Ekzilite, Qu Yuan estis maltrankvila kaj trista. Informiĝinte pri pereo de la regno Chu, li komplete malesperis kaj sin dronigis en la riveron Miluo. Lokaj homoj kun granda malĝojo boate serĉadis en la rivero por trovi lian kadavron, tamen ili ne suksecis. Bonkoraj homoj ĵetis bulojn faritajn el glueca rizo en la riveron, opiniante, ke fiŝoj kaj salikokoj ne plu mordos la kadavron de Qu Yuan, manĝinte la bulojn. Iom post iom fariĝis la kutimo de drakboata konkurso kaj farado de zongzioj en tiu tago. Ĉiujare en tiu tago oni verkas kaj deklamas poeaziaĵojn por elvoki la memoron pri la genia poeto Qu Yuan, kiu mortis antaŭ 2 200 jaroj.

Nun la drakboata ludo fariĝis speco de sporto kaj ĝi prezentas la bravecon, fortecon kaj unuiĝecon de sportistoj. same zongzi-oj transformiĝis frandaĵo por homoj.


(Zongzi-oj)

Zongzi-o estas farita el fajna glueca rizo kun aldonita farĉo. la farĉo povas esti farita el jujubo, lotussemo, fazeolo kaj similiaj dolĉaĵoj aŭ farita el ovflavo, viandpeco, ŝinko, fungo, trufo kaj laiaj salaj materialoj. Normale en norda Ĉinio zongzi-o estas dolĉa dum en la suda parto de la lando oni preferas salan. por fari zongzi-on, oni devas trempi gluecan rizon en puran akvon dum pluraj horoj, sekve volvi la gluecan rizaĵon kaj pretigitan farĉon per fragmitaj aŭ bambuaj folioj, kaj ligu la volvaĵon per fadenoj kontraŭ disiĝo. fine vaporumiaŭ enakve boligi la paketojn.

Dum la Drakboata Festo, en multaj lokoj de Ĉinio estas ankaŭ kutimo pentri striojn similajn al tiuj de tigro per akvo kun realgaro sur frunto de geknaboj, ĉar la festo signalas la alvenon de la somera varmo, kaj oni kredas, ke tia medikamenta akvo kun "tigra forto" forpelos ĉiajn malsanon kaj malbonon. Pro la sama kialo oni faras bonodorajn kolorajn saketojn kiuj entenas diversajn aromaĵojn kaj medikamentajn herbojn kiel multfunkcian ornamaĵon por refreŝigi sin el la varmeco de la somero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin