Novaĵoj (Majo 29)

(GMT+08:00) 2017-05-29 19:04:50     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29a de majo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping sendis mesaĝon de simpatio kaj zorgemo al srilanka prezidento pri inundo kaj monta terglito; Usono volas kunlabori kun Ĉinio solvi la nuklean demandon en Korea Duoninsulo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe la srilanka administracio kontraŭ katastrofo publikigis deklaron dirante, ke en Srilanko pro inundo kaj monta terglito kaŭzita de pluvego jam mortis 146 personoj, perdiĝis 100 personoj kaj estas pli ol miliono da suferintoj.

Lastajn tagojn kontinua ventego kaj pluvego atakis 14 lokojn sudajn kaj okcidentajn en Srilanko kaj kaŭzis inundon kaj montan tergliton.

Nun en katastrofejoj savadon faras la taĉmento konsistanta el terarmeanoj, mararmeanoj, aerarmeanoj, policanoj kaj membroj de fakaj savaj organizoj. En Srilanko troviĝas 304 provizoraj loĝejoj por suferintoj.

Laŭ antaŭkalkulo de srilanka meteologia fako, pluvego daŭros ĝis la unua semajno de junio. Tio propable pliigos suferan amplekson kaj malplibonigos la staton en katastrofejoj.

Pro inundo kaj monta terglito, en la suda landparto de Srilanko fermiĝis ekspresaj ŝoseoj kaj fervojoj, kaj haltiĝis multaj lernejoj.

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon de simpatio kaj zorgemo al srilanka prezidento Maithripala Sirisena pri inundo kaj monta terglito en Srilanko. Li esprimis profundan funebron al viktimoj kaj sinceran simpation kaj zorgemon al suferintoj kaj familianoj de la viktimoj.

En la mesaĝo Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Srilanko estas la tradiciaj amikaj najbaroj kaj la ĉina popolo esprimas simpation al la srilanka popolo pro la katastrofo. La ĉina registaro volas plenforte subteni savadon de la srilanka flanko kaj doni subtenon kaj helpon al ĝi. Ĉinio konvinkiĝas, ke la srilankaj registaro kaj popolo venkos la katastrofon kaj rekonstruos ilian hejmon.

En la sama tago ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis mesaĝon de simpatio kaj zorgemo al srilanka ĉefministro Ranil Wickremesinghe pri inundo kaj monta terglito, kiu okazis en Srilanko. Li esprimis sinceran simpation al la srilankaj registaro kaj suferintoj. Li diris, ke Ĉinio volas plenforte subteni savadon de la srilanka registaro kaj doni subtenon kaj helpon al Srilanko.

Usona sekretario pri defendo James Mattis diris dimanĉe, ke kosto de armita konflikto en la Korea Duoninsulo estas tre granda. Usono volas kunlabori kun Ĉinio por solvi la nuklean demandon en la Korea Duoninsulo.

Tiu-tage en la intervjuo de usona mediato Mattis diris, ke se okazus konflikto en la Korea Duoninsulo, kio kaŭzos katastrofa milito. Usono nun kunlaboras kun la internacia komunumo por kune solvi la korean nuklean demandon kaj klare deklaris, ke Usono volas kunlabori kun Ĉinio, ĉar ĝi aprobis klopodon de Ĉinio dum solvado de la demando.

La usona registaro diris en la 26a de aprilo, ke la usona flanko celas sennukleigon per plifortigo de ekonomia sankcio kaj dono de diplomatia premo al Nord-Koreio.

Dimanĉe germana ĉefministro Angela Merkel urĝis membrojn de EU fortigi unuiĝon kaj kune solvi politikajn diverĝojn kun Usono, britan forlason de EU kaj aliajn krizojn.

Laŭ raporto, tiutage Merkel diris, ke en ĵus fermita pinta kunveno de la Grupo 7 usona prezidento Donald Trump ne esprimis sian sintenon pri ŝlosila interkonsento rilata al klimata ŝanĝiĝo, pro tio la 7 landaj gvidantoj ne atingis komunan konsenton pri klimata ŝanĝiĝo. Tio sufiĉe sonigas la alarmsonorilon al homoj.

Merkel substrekis, ke necesas teni plu la amikajn rilatojn kun Britio kaj Usono kaj bonnajbarajn amikajn rilatojn kun Rusio kaj aliaj landoj. Sed oni devas scii, ke kiel eŭropanoj oni devas strebi al propra sorto.

Laŭ statistiko de siriaj mediatoj kaj homrajta organizo jam mortis pli ol 110 personoj pro aeratakoj, faritaj de la Internacia Alianco, gvidata de Usono ekde la 15a de majo dum la bataloj kontraŭ la ekstremisma organizo "Islama Ŝtato".

Laŭ raporto de Siria Araba Novaĵ-Agentejo, la 27an de majo la Internacia Alianco aeratakis aŭtojn, kiuj transportis civitanojn. 20 homoj mortis pro la atako kaj 7 aliaj vundiĝis. La 26an de majo 35 personoj mortis pro aeratako kaj aliaj pli ol dekoj da personoj vundiĝis.

Laŭ Siria Observejo pri Homaj Rajtoj, la 24an de majo almenaŭ 16 personoj mortis pro la aeratako farita de la Internacia Alianco.

La 27an de majo la siria Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj sendis mesaĝojn respektive al ĝenerala sekretario de UN kaj al prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN kaj postulis, ke Internacia Alianco ĉesigu la kontraŭleĝajn aeratakojn en Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin