Novaĵoj (Majo 30)

(GMT+08:00) 2017-05-30 16:36:55     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Karolina kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30a de majo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Vizito de ĉina ĉefministro al Germanio malfermos novajn kampojn de duflanka kunlaboro; Ĉinio kaj Japanio okazigis la kvaran altnivelan politikan dialogon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitos Germanion de la 31a de majo ĝis la 1a de junio, kaj dume li kunprezidos jaran kunvenon de ĉina kaj germana ĉefministroj kun sia germana paralelulo Angela Merkel. Shi Mingde, ĉina ambasadoro al Germanio, diris lastatempe dum intervjuo kun Ĉina Radio Internacia, ke la vizito de ĉefministro Li malfermos novajn kampojn de duflanka kunlaboro. Shi diris, ke la plej grava punkto dum la vizito estas retrorigardi la 45-jaran disvolvadon de ĉina-germanaj rilatoj , determini kampojn de duflanka kunlaboro kaj orienti disvolvadon de la rilatoj. Shi rimarkigis, ke estas pli ol 8 200 germanaj firmaoj en Ĉinio, kaj ĉirkaŭ 2 000 ĉinaj firmaoj en Germanio. Kvankam estis malkonsentoj en la kunlaboro, la profito de la germanaj firmaoj, subtenoj de ĉinaj entreprenoj al ili kaj aliaj ekzemploj pruvis, ke grandigo de kunlaboro estas la vojo al reciproka profito kaj kungajno. Shi aldonis, ke Ĉinio kaj Germanio devas ne nur novigi la mekanismon de kunlaboro, sed ankaŭ rompi la ideologian katenon por plialtigi la kunlaboron.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia franca paralelulo Jean-Yves Le Drian lunde faris telefonan konversacion por diskuti pri rilatoj inter siaj du landoj, precipe pri daŭrigo de rapida disvolvado de duflankaj rilatoj.

En la interparolo, Wang esprimis la esperon, ke la du landoj serioze efektivigu la interkonsenton atingitan ĵus inter la ŝtatestroj de la du landoj kaj daŭrigu rapidan disvolvadon de ĉina-franca ampleksa strategia partnereco. Wang ankaŭ gratulis Jean-Yves Le Drian pro lia enoficiĝos kiel ministro pri eksterlandaj aferoj.

Le Drian diris, ke la franca-ĉina strategia kunlaboro estis fruktodona kaj nun la du flankoj havas pli da komunaj interesoj kaj komunaj temoj. Li atendas viziti Ĉinion je frua dato kaj establi bonajn rilatojn de laboro kun Wang.

La du ministroj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri la efektivigo de la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo kaj la situacio en la korea duoninsulo.

Ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi kaj japana konsilisto pri nacia sekureco Shotaro Yachi lunde kunprezidis la kvaran altnivelan politikan dialogon inter la du landoj.

Yang diris en la kunveno, ke ĉina-japanaj rilatoj nun troviĝas ĉe grava vojkruco kun novaj ŝancoj kaj elstaraj defioj, ĉar tiu ĉi jaro markas la 45an datrevenon de la normaligo de ĉina-japanaj diplomatiaj rilatoj. Yang akcentis, ke la du flankoj devas memorigi al si la originan intencon pri normaligo de la rilatoj, preni historion kiel spegulon fronte al la estonteco, kaj akceli plibonigon de la rilatoj bazitaj sur la spirito de kvar gravaj politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj la kvar-punkta principa interkonsento atingita en novembro de 2014. Yang aldonis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al disvolvado de siaj rilatoj kun Japanio kaj tiu ĉi sinteno neniam ŝanĝiĝis. Li vokis la japanan flankon konformiĝi al la tendenco de la epoko kaj efektivigi, per specifaj politikoj kaj konkretaj agoj, la konsenton, ke la du landoj estas unu por la alia kunlaboraj partneroj, sed ne minacoj, kaj la disvolviĝo de Ĉinio estas ŝanco por Japanio. Yang ankaŭ urĝis Japanion plenumi siajn promesojn kaj obei gravajn regulojn pri la historia kaj tajvana demandoj kaj klopodi kune kun Ĉinio por protekti la pacon kaj stabilecon en la Orienta Ĉina Maro.

Yachi diris, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio, du gravaj landoj en Azio, estas grava por la regiono, kaj la du flankoj devas komplete efektivigi la konsenton, ke ili estas unu por la alia kunlaboraj partneroj, sed ne minacoj. Li aldonis, ke la japana sinteno al la tajvana kaj historia demandoj neniam ŝanĝiĝis kaj Japanio sin dediĉas al plibonigo de siaj rilatoj kun Ĉinio kaj volas klopodi kune kun Ĉinio por plifortigi interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj, grandigi pozitivajn aspektojn kaj konvene trakti disputojn en duflankaj rilatoj.

Franca prezidento Emmanuel Macron kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin lunde promesis, ke la du landoj volas plifortigi kunlaboron en la batalo kontraŭ terorismo.

Ili faris la rimarkojn dum renkontiĝo en la Palaco de Versajlo en la antaŭurbo de Parizo. Macron diris poste en komuna gazetara konferenco, ke neniu grava internacia demando povas esti solvita sen dialogo kun Rusio. Francio esperas plifortigi kunlaboron kun Rusio en la batalo kontraŭ terorismo. Li esperis, ke Rusio, Francio, Germanio kaj Ukrainio faros interŝanĝon kaj interkonsiliĝon en la maniero de Normandio por laŭgrade kvietigi la konflikton en orienta Ukrainio.

Putin diris en gazetara konferenco, ke inter Rusio kaj Francio estas pli da interesoj ol da malkonsentoj. Li akcentis, ke ili konsentis prioritatigi la batalon kontraŭ terorismo, kaj ke li kredas, ke ili venkos terorismon, se ili kunagos.

La dua kunveno de la Panglong-a Packonferenco de la 21a Jarcento de Birmo, kiu daŭris ses tagojn de la 24a ĝis la 29a de majo en Najpido, naskis uniajn interkonsentojn pri paco unuafoje en la historio de Birmo.

Entute 37 adoptitaj principoj, surbaze de la Tutlanda Militpaŭza Interkonsento, estis integritaj en la unian interkonsenton kaj subskribita de reprezentantoj de partoprenantaj grupoj de la registaro, parlamento, armeo, armitaj grupoj subskribintaj la Tutlandan Militpaŭzan Interkonsenton kaj politikaj partioj en lundo, la fina tago de la konferenco.

Ŝtata konsilisto Aung San Suu Kyi, kiu estas ankaŭ prezidanto de la centra organiza komisiono de la konferenco kaj la Komuna Komitato de la Unia Pac-Dialogo, aklamis la subskribon kiel gravan paŝon al paco, nacia repaciĝo kaj la apero de demokratia federacia unio. Ŝi urĝis ĉiujn organizojn kaj individuojn, kiuj ne partoprenis en la konferenco, aliĝi al la historia klopodo por paca demokratia federacia unio.

La irana novaĵ-agentejo raportis lunde, ke la Monda Ekonomia Forumo diris maje en sia raporto, ke Irano estas unu el la plej kostelporteblaj turismaj cellokoj de la mondo, kaj por fremdlandaj vizitantoj ĝi estas ankaŭ unu el la plej sekuraj turismaj cellokoj.

La raporto diris, ke la Monda Ekonomia Forumo ekzamenis tutmondajn turismajn cellokojn rilate al turismaj kostoj, bazaj instalaĵoj, publikaj servoj kaj sekureco de transporto, kaj la rangotabelo estis farita laŭ akiritaj poentoj de tiuj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin