Novaĵoj (Majo 31)

(GMT+08:00) 2017-05-31 17:37:53     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 31a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉefministro Li Keqiang komencis eŭropan vojaĝon; ĉina ŝtatkonsilanto vokis antaŭenigi ĉina-japanajn rilatojn en pozitiva direkto. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang iris el Pekino merkrede matene por oficialaj vizitoj al Germanio kaj Belgio, kaj ankaŭ renkontiĝo kun gvidantoj de la Eŭropa Unio.

Dum lia restado en Berlino, Li kaj lia germana paralelulo Angela Merkel havos la jaran intertraktadon inter la du ĉefministroj.

Li ankaŭ okazigos la 19an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker dum sia vojaĝo en Belgio.

Marde en Tokio ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj Fumio Kishida.

Yang montris, ke Ĉinio kaj Japanio devas preni historion kiel spegulon fronte al la estonteco, kapti la ŝanĉojn, vastigi pozitivajn aspektojn de duflankaj rilatoj, nuligi negativajn faktorojn, iri en kontraŭaj direktoj surbaze de la kvar politikaj dokumentoj kaj la kvar-punktaj principaj konsentoj, forigi ĝenojn kaj akceli longedaŭran kaj stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Kishida diris, ke ĉi-jare estas la 45-jariĝo de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio, kaj la venonta jaro markas la 40an datrevenon de subskribo de la Traktato de Paco kaj Amikeco inter Japanio kaj Ĉinio, kio liveras gravan ŝancon por antaŭenpuŝi disvolviĝon de duflankaj rilatoj. Japanio valas klopodi kune kun Ĉinio por vastigi la pozitivajn aspektojn de duflankaj rilatoj. Japanio volas striktigi kontakton kaj dialogon kun Ĉinio sur diversaj niveloj por akceli politikan reciprokan konfidon, profundigi pragmatan kunlaboron kaj antaŭenigi popolajn interŝanĝojn.

Raporto publikigita de la Ĉina Ĵurnalista Asocio merkrede diris, ke ĝis la fino de 2016, Ĉinio havis 223 925 ĵurnalistojn kun validaj gazetaraj kartoj.

Laŭ la raporto pri ĵurnalisma disvolvado de Ĉinio, inter tiuj ĵurnalistoj, 84 130 estis ĵurnalaj raportistoj kaj 6 007 laboris por periodaĵoj.

La raporto diris, ke estis 2 801 novaĵ-agentejaj ĵurnalistoj kaj 129 829 laboris por stacioj de radio aŭ televido aŭ novaĵ-filmaj studioj. Ankaŭ, estis 1 158 raportistoj laborantaj por novaĵ-retejoj en la tuta lando.

La raporto estis komune kompilita de departementoj inkluzive de la Ĉina Ĵurnalista Asocio, la Ŝtata Administracio de Gazetaro, Eldono, Radio, Filmo kaj Televido kaj ankaŭ la Retspaca Administracio de Ĉinio.

Sud-korea prezidento Moon Jae-in marde ordonis enketi pri la nerajtigita livero de kvar moveblaj raketĵetiloj de la usona antimisila ŝildo al la lando.

Yoon Young-chan, gazetara ĉefsekretario de la prezidentejo Blua Domo, diris en gazetara kunveno, ke prezidento Moon diris, ke li estis konsternita, post kiam li estis informita de sia konsilisto pri nacia sekureco Chung eui-yong pri la nerajtigita livero. Ĉirkaŭ du semajnojn antaŭ la prezidenteca kromelekto en la 9a de majo, du moveblaj raketĵetiloj kaj radaro por la usona antimisila sistemo THAAD estis transportitaj mezonokte al la golfejo en la vilaĝo Soseong-ri en la gubernio Seongju.

Marde la usona Misil-Defenda Agentejo deklaris, ke la usona armeo unuafoje sukcese interkaptis interkontinentan balistan misilon.

La Misil-Defenda Agentejo deklaris, ke la usona armeo pafis simulan interkontinentan balistan misilon el la provejo ĉe la atolo Kwajalein de Marŝalaj Insuloj, kaj post analizo kaj kalkulo de ricevitaj datumoj, ili pafis interkapt-misilon el la aerbazo Vandenberg en Kalifornio. Poste la interkapt-misilo ĵetis mortigan veturilon en la ekstera spaco, kaj ĝi trafis la simulan interkontinentan balistan misilon.

James Syring, estro de la Misil-Defenda Agentejo diris en deklaro, ke la sukcesa interkapto estas mirinda atingo kaj markas, ke Usono havas kapablon kaj rimedon reagi al vera minaco.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres marde alvokis ĉiujn gvidantojn de registaro, komerco kaj la civila socio subteni la parizan interkonsenton pri klimatŝanĝiĝo kaj preni agojn por malrapidigi tutmondan varmiĝon.

En sia unua grava parolado pri klimata agado, Guterres promesis, ke li intensigos altnivelan politikan partoprenon por levi la sojlon de klimata agado.

Guterres diris en parolado en Nov-Jorka Universitato, ke la parizaj promesoj estas historiaj, sed ankoraŭ ne sufiĉas por limigi la altiĝon de temperaturo ĝis malpli ol 2 gradoj kaj pli bone ĝis 1,5 gradoj. Li aldonis, ke ĉiuj landoj devas fari plejeblon por pliigi ambicion kaj agadon ĝis ŝanĝi la kurban linion de emisiado kaj malrapidigi tutmondan varmiĝon.

La pariza interkonsento estis adoptita de 196 partioj en Parizo en 2015 kaj ĝi validiĝis en novembro. La interkonsento difinas la celon teni la tutmondan averaĝan altiĝon de temperaturo sub 2 celsiaj gradoj sur la antaŭindustriaj niveloj, kaj prefere sub 1,5 gradoj.

Ĝis nun, 147 partioj reprezentantaj pli ol 82% de emisiado de forceja gaso ratifis la interkonsenton.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres marde kondamnis per plej fortaj vortoj la lasttempajn teroristajn atakojn en la iraka ĉefurbo Bagdado.

Marde matene, aŭtobombo trafis la urbocentron de Bagdado, mortigante 11 homojn kaj vundante 35 aliajn.

La atako okazis je kelkaj horoj post sinmortiga atako de aŭtobombo, ankaŭ en la urbocentro, kiu mortigis 11 homojn kaj vundis 75 aliajn. La atako estis deklarita de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Proparolanto de la UN Stephane Dujarric diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la ĝenerala sekretario esprimas sian profundan simpation al la familioj de la viktimoj kaj deziras rapidan resaniĝon al la vunditoj.

Dujarric diris, ke Guterres reasertis, ke la UN subtenos plu la klopodojn de la registaro kaj popolo de Irako por la batalo kontraŭ terorismo kaj esperas, ke la krimintoj de tiu perforto estos rapide kaptitaj kaj persekutitaj.

Restituto Padilla, proparolanto de la filipina armeo, publikigis deklaron marde, dirante, ke pli ol 100 homoj mortis pro la batalo inter registara armeo kaj ribeluloj en la urbo Malawi de la insulo Mindanao. Li vokis al restaj ribeluloj kapitulaci kiel eble plej frue.

Padilla diris, ke la batalo en Malawi jam daŭris unu semajnon. Ĝis lunda vespero 104 homoj mortis, inter kiuj estis 20 registaraj soldatoj kaj policanoj, 19 civiluloj kaj 65 ribeluloj. Krome, aliaj 72 armeanoj estis vunditaj en la batalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin