Novaĵoj (Junio 01)

(GMT+08:00) 2017-06-01 17:10:21     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de junio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉefministro Li Keqiang atingis Berlinon por oficiala vizito al Germanio; blanka libro laŭdas progreson de protekto de homaj rajtoj en Xinjiang. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede posttagmeze ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis la flughavenon Tegel en Berlino por fari oficialan viziton al Germanio kaj ĉeesti jaran renkontiĝon de ĉefministroj de la du landoj laŭ invito de sia germana paralelulo Angela Merkel.

Li diris dum intertraktado kun sia germana paralelulo Angela Merkel en Berlino, ke fronte al tutmondaj necertecoj, kontraŭtutmondiĝa sento kaj leviĝo de protektismo en la mondo, Ĉinio kaj Germanio devas antaŭenigi plu liberaligon de komerco kaj faciligon de investo kaj defendi la regulojn de la Monda Organizo pri Komerco.

La ĉina ĉefministro estas en dutaga oficiala vizito al Germanio por jara renkontiĝo inter la du registaraj ĉefoj, mekanismo, kiu komenciĝis en 2004.

Li diris, ke Ĉinio esperas, ke la du landoj laboros kune por kompensi tutmondajn necertecojn per stabilaj duflankaj rilatoj, por sendi pozitivajn signalojn de stabileco, kunlaboro kaj disvolvado al regionoj kaj la tuta mondo. Li rimarkigis, ke la du landoj ĝuas komplementajn ekonomiajn avantaĝojn, strikte interplektitajn interesojn kaj grandan potencialon por kunlaboro, kaj Ĉinio klopodos kunigi la planon "Farita en Ĉinio 2025" kaj la germanan strategion "Industrio 4.0", kaj antaŭenigi dudirektan malfermon kun egaleco por fari la kukon de duflanka kunlaboro pli granda. Li aldonis, ke Ĉinio volas kunlabori kun Germanio por profundigi kunlaboron en kampoj de fabrikado, energio, aviado, novigado, edukado, kulturo kaj turismo kaj ankaŭ kunlaboron inter malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj de la du landoj.

Merkel diris, ke Germanio estas fidinda partnero de Ĉinio, kaj duflankaj rilatoj havas fortan tendencon kaj bonan kunlaboron. Estas tre grave, ke la du flankoj subtenu striktan altnivelan dialogon fronte al la nuna tutmonda situacio. Ŝi aldonis, ke Germanio volas klopodi kune kun Ĉinio por plifortigi komunikadon kaj kunlaboron en diversaj kampoj, inkluzive de komerco kaj investo, financo, novenergiaj veturiloj, sanprotekto, kaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj en la spirito de reciproka profito kaj kungajna rezulto.

Blanka libro publikigita de la Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio en ĵaŭdo laŭdis grandan progreson en la protekto de homaj rajtoj de civitanoj de diversaj etnogrupoj en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio

Laŭ la blanka libro, titolita "Homaj Rajtoj en Xinjiang - Disvolvado kaj Progreso", Xinjiang malfermis novan historian paĝon de la ekonomia kaj socia disvolvado, post kiam Ĉinio komencis la epokfaran reformon kaj malfermon en 1978.

La blanka papero eksplikis la disvolviĝon kaj progreson de la regiono en ok partoj, nome politikaj rajtoj, civilaj rajtoj, ekonomiaj rajtoj, sociaj rajtoj, kulturaj rajtoj, mediaj rajtoj, rajto je libereco de religia kredo kaj rajtoj de virinoj, infanoj, maljunuloj kaj handikapuloj.

Ĝi diris, ke antaŭ fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, etnaj grupoj de Xinjiang estis ĉe la fundo de la socia ŝtuparo kaj senigitaj je la bazaj homaj rajtoj.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke la ĉina registaro subtenas la agadon de filipina prezidento Rodrigo Duterte kaj la filipina registaro kontraŭ narkotaĵa krimo. Ĉinio volas daŭrigi kunlaboron kun Filipinoj por kune bati narkotaĵan krimon.

Kenja prezidento Uhuru Kenyatta merkrede lanĉis la servon de pasaĝertrajno de la 480-kilometra normalŝpura fervojo inter Mombaso kaj Najrobio.

Kenyatta diris antaŭ la inaŭgura vojaĝo de Mombaso al Najrobio, ke la fervojo markas novan ĉapitron en la historio de Kenjo. La moderna fervojo anstataŭos la metroŝpuran fervojon, kiu estis konstruita antaŭ pli ol 100 jaroj dum la brita kolonia regado. Li diris, ke tiutage ili celebras la metadon de unu el la gravaj angulŝtonoj por la vojaĝo de Kenjo de transformiĝo al industria, prospera kaj mezgrad-enspeza lando.

La infrastruktura projekto kun la investo de 3,8 miliardoj da usonaj dolaroj estis konstruita de la Ĉina Vojponta Konstrukompanio per 90% de la financado el Ĉinio.

Ĉina ŝtatkonsilanto Wang Yong, kiu ĉeestis ceremonion de la lanĉo kiel speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, diris, ke la fervojo estis frua frukto, ricevita pro la de Ĉinio proponita iniciato de la Zono kaj Vojo, kaj la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kiu okazis en Johanesburgo, Sud-Afriko, en la fino de 2015.

Merkrede matene en la afgana ĉefurbo Kabulo okazis suicida atako per aŭtobombo. 80 homoj mortis kaj aliaj 350 vundiĝis. La afgana Ministerio de Internaj Aferoj diris, ke la bombatako detruis almenaŭ 50 aŭtojn. Ĝis nun neniu deklaris respondecon pri la atako.

La bombatako okazis je la 8a horo kaj 25 minutoj merkrede matene. Nun estas Ramadano. Afgana prezidento Ashraf Ghani diris, ke la atako dum Ramadano estis tre malkuraĝa ago. La Ministerioj de Eksterlandaj Aferoj de Germanio, Turkio, Hindio kaj aliaj landoj, usona ambasadorejo en Afganio, la armeo de NATO en Afganio sinsekve esprimis ŝokon, maltrankvilon kaj kondamnon pri la okazaĵo.

La 70a Monda Asembleo pri Sano finiĝis marde en Ĝenevo. Tedros Adhanom Ghebreyesus, 52-jara eksa ministro pri sano kaj eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Etiopio, estis elektita kiel nova ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano. La ĉeestantoj venis en akordon pri regado de propagiĝo de malsanoj, prevento de neinfektaj malsanoj kaj administro de kemiaĵoj.

Tedros fariĝis la unua ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano el Afriko de post fondiĝo de la organizo en 1948. Li promesis post la elektiĝo, ke li klopodos intensigi la laboron de la organizo pri publika sano, urĝa reago al prisanaj okazaĵoj, bonfarto de virinoj, infanoj kaj junuloj, traktado de influo de ŝanĝiĝoj de klimato kaj medio sur sano, kaj la transformiĝo de la organizo. Li enoficiĝos en la 1a de julio por sukcedi la nunan ĝeneralan direktoron Margaret Chan el Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin