Novaĵoj (Junio 05)

(GMT+08:00) 2017-06-05 16:28:28     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5a de junio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio rifuzas rimarkojn de usona kaj japana oficialuloj pri demandoj de la Suda Ĉina Maro kaj Tajvano; Retiro de Usono el la pariza interkonsento ne povas haltigi la tendencon de tutmonda reago al klimatŝanĝiĝo. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĉinio dimanĉe esprimis fortan malkontenton pri kaj firman oponon kontraŭ nerespondecaj rimarkoj faritaj de la usona defenda ministro James Mattis kaj japana defenda ministro Tomomi Inada pri la demandoj de la Suda Ĉina Maro kaj Tajvano dum la ĵus finita Ŝangri-Laa Dialogo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying akcentis, ke Ĉinio havas nediskuteblan suverenecon super la insularo Nansha kaj ĝiaj apudaj akvoj kaj ĉiam sin dediĉas al paca solvado de disputoj per konsiliĝo kaj intertraktado kun rekte koncernataj landoj.

Hua diris, ke Ĉinio ĉiam respektas kaj protektas la liberecon de navigacio kaj transflugo en la Suda Ĉina Maro laŭ internacia juro. Samtempe, Ĉinio firme oponas militajn kriegojn de iuj landoj en la regiono sub la preteksto de tiu libereco, kiuj minacas la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio.

La konstruprojektoj de Ĉinio sur la insularo Nansha celas plibonigi labor- kaj viv-kondiĉojn de tiea personaro kaj pli bone plenumi internaciajn devojn. Ŝi diris, ke necesaj defendaj instalaĵoj konstruitaj en teritorio de suverena ŝtato reprezentas ĝiajn rajtojn memprotektan kaj sindefendan kaj neniel rilatas al la tiel nomata militismo.

Pri la demando de la insulo Diaoyu, Hua diris, ke la insulo kaj ĝiaj najbaraj insuletoj estas parto de Ĉinio ekde la antikveco, tial estas leĝaj kaj rajtaj la aktivecoj de patrolado kaj leĝplenumo de la ĉinaj oficialaj ŝipoj en rilataj akvoj. Ĉinio firme sindediĉas por defendi siajn teritorian suverenecon kaj marajn rajtojn, kaj la aktivecoj de patrolado kaj leĝplenumo daŭros plu.

Parolante pri la demando de Tajvano, Hua akcentis, ke la starpunkto de Ĉinio estis klara kaj konsekvenca. Ŝi diris, ke Ĉinio ĉiam oponas la tiel nomatan "Akton pri Tajvanaj Rilatoj", kiu estis unupartie formulita de Usono, kaj petas Usonon observi la politikon de unu Ĉinio kaj principojn de la tri komunaj komunikaĵoj.

Ĉinio urĝas Usonon ĉesi vendi armilojn al Tajvano kaj haltigi ajnan oficialan interŝanĝon por garantii la disvolvadon de duflankaj rilatoj.

Ĵaŭde en la Blanka Domo usona prezidento Donald Trump deklaris, ke Usono decidis retiriĝi el la Pariza Interkonsento. Centoj da usonaj popolanoj protestis kontraŭ la decido.

La tuta mondo esprimis bedaŭron, malesperon kaj kritikon pro la decido. La interkonsento estis subskribita de 196 partioj en la 12a de decembro, 2015, kiu planas la agadojn por respondo al klimatŝanĝiĝo post la jaro 2020.

Fakte, Usono ne povas haltigi la tendencon de la tutmonda reago al klimatŝanĝiĝo. La Eŭropa Unio kaj Japanio reasertis, ke ili firme sekvos la interkonsenton. Ankaŭ multaj ŝtatoj de Usono diris, ke ili daŭre ŝparos energion kaj reduktos eligon.

Dimanĉe la brita polico konfirmis, ke ili jam arestis 12 suspektatojn, kiuj havas rilatojn kun la terorisma atako, kiu okazis en Londono sabate vespere. Nun serĉado de suspektatoj kaj enketo ankoraŭ iras..

En la sama tago la ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la londona terorisma atako per la novaĵ-agentejo Amaq, dirante, ke branĉo de la grupo efektivigis atakon, kiu mortigis 7 homojn.

Barejno, Egiptio, Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj lunde deklaris rompi diplomatiajn rilatojn kun Kataro.

Tiutage la barejna registaro deklaris, ke pro tio, ke Kataro intervenis en la internajn aferojn de Barejno kaj subtenis terorismajn aktivecojn en la lando, Barejno decidis rompi diplomatiajn rilatojn kun Kataro kaj revoki siajn diplomatiajn personojn el Kataro, kaj postulas, ke kataraj diplomatiaj personoj iru el ĝi ene de 48 horoj.

La saud-arabia registaro deklaris, ke Saud-Arabio decidis rompi diplomatiajn rilatojn kun Kataro kaj tranĉi terajn, aerajn kaj marajn kontaktojn kun ĝi pro tio, ke ĝi intervenis en la internajn aferojn de la lando kaj subtenis terorismajn aktivecojn.

Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj deklaris rompi diplomatiajn rilatojn kun Kataro, kulpigante ĝin pri perturbo de sekureca situacio en la regiono.

Ankaŭ Egiptio deklaris rompi diplomatiajn rilatojn kun Kataro pro ĝia subteno al terorismaj aktivecoj.

Tibisay Lucena, prezidanto de la Nacia Elekt-Konsilio de Venezuelo, diris dimanĉe, ke Venezuelo okazigos elekton de Konstitucia Asembleo en la 30a de julio.

Lucena diris, ke la Konstitucia Asembleo konsistos el 545 membroj. Inter ili, 364 estos elektitaj el diversaj regionoj, kaj la ceteraj venos el grupoj kun specifaj sociaj fonoj, kiel ekzemple terkulturistoj, fiŝistoj, laboristoj, handikapuloj, emeritoj, studentoj, entreprenistoj kaj membroj de komunumaj komitatoj.

Dimanĉe la Monda Banko publikigis la plej freŝan raporton Perspektivo de la Monda Ekonomio. La raporto montris, ke pro la revarmiĝo de la monda fabrika industrio kaj komerco kaj pliboniĝo de la merkata fido, ĉijare la monda ekonomia kresko realtiĝos de 2,4% en la jaro 2016 ĝis 2,7%, konforme al la antaŭvido farita de la Monda Banko en januaro ĉijare.

Afganaj amaskomunikiloj raportis dimanĉe, ke la afgana sekreta servo arestis 12 homojn suspektatajn pri partopreno en ĉenaj bomtatakoj, kiuj okazis sabate en la ĉefurbo Kabulo. Almenaŭ 20 homoj estis mortigitaj kaj 87 aliaj vunditaj en la ĉenaj eskplodoj.

La pakistana armeo diris dimanĉe, ke la sekurectrupoj de la lando mortpafis 12 teroristojn lastatempe en la agado de ekstermo en la sudokcidenta provinco Balochistan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin