Novaĵoj (Junio 06)

(GMT+08:00) 2017-06-06 16:42:34     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 6a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi sendis gratulan leteron al la Tutmonda Konferenco pri Spaciala Esploro; la internacia komunumo urĝas Kataron kaj aliajn landojn solvi malakordon per intertraktado. Sekve estos programero Tra la Mondo, en kiu vi aŭdos plej freŝajn informojn pri la filmkonkurso Teo kaj Amo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Tutmonda Konferenco pri Spaciala Esploro, kiu malfermiĝis marde en Pekino.

En sia letero, Xi diris, ke Ĉinio delonge donas grandan gravecon al spaciala esploro kaj novigado de aerokosmaj scienco kaj tekniko kaj volas intensigi kunlaboron kun la internacia komunumo por pace esplori kaj ekspluati la kosmon kaj krei pli belan estontecon por la homaro.

La senstirista kargoŝipo Drako de la usona spaciala kompanio SpaceX lunde atingis la Internacian Spacostacion, portante unuafoje eksperimenton sendepende dezajnitan de Ĉinio kaj ankaŭ provizaĵojn por la astronaŭtoj loĝantaj en la orbitanta laboratorio.

La robot-brako de la kosmostacio kaptis la kosmoŝipon je 9a horo kaj 52 minutoj matene, kiam la spacostacio estis fluganta super la suda Atlantika Oceano, oriente de la marbordo de Argentino.

La kargoŝipo Drako portis preskaŭ 2 700 kilogramojn da kargo por sia 11a komerca misio de reprovizado por la Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio, inkluzive de sunaj paneloj, iloj por terobservado kaj ekipaĵoj por studo de neŭtronaj steloj.

En la kargo estas 3,5-kilograma aparato el la Pekina Instituto de Teknologio, kiu celas esplori kiel la spaca radiado kaj mikrogravita medio influas la deoksiribonuklean acidon.

La kazaĥlingva versio de "La Regado de Ĉinio", libro de ĉina prezidanto Xi Jinping estis publikigita lunde en la kazaĥa ĉefurbo Astano.

En la ceremonio, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Tuo Zhen diris, ke la libro sisteme eksplikas koncepton, vojon kaj politikojn de Ĉinio pri disvolvado, reflektas novajn koncepton, penson kaj strategion de prezidanto Xi pri ŝtata regado, profunde respondas teoriajn kaj realajn demandojn dum la regado de la partio kaj la ŝtato en la nova epoko kaj komplete kaj sisteme reagas al la zorgo de la internacia komunumo pri Ĉinio.

Vicestro de la prezidenta oficejo de Kazaĥio Bachtitem Timurblat diris en sia parolado, ke tiu ĉi libro helpos al la kazaĥaj legantoj pli bone kompreni socialismon kun ĉina trajto, la pensadon de la ĉina popolo pri realigo de la ĉina revo, kaj la reformon kaj strategion de Ĉinio pri nacia disvolvado.

Lunde en Lasao, ĉefurbo de Tibeto, Liu Xuan, vic-ĝeneral-sekretario de la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj vicestro de tibeta labora komitato pri virinoj kaj infanoj, diris, ke la nove presitaj planoj pri disvolvado de virinoj kaj infanoj speciale zorgas pri landlimaj kaj malriĉaj regionoj de Tibeto.

Pluraj landoj lunde deklaris rompi diplomatiajn rilatojn kun Kataro je la preteksto, ke ĝi subtenis terorismajn aktivecojn kaj perturbis la sekurecan situacion de la regiono. Tio vekis atenton de la internacia komunumo. Irano kaj Kuvajto diris, ke rompo de diplomatiaj rilatoj ne helpas solvi la demandon. Ili alvokis ĉiujn partiojn sin deteni kaj solvi malakordon per intertraktado.

Tiutage Barejno, Saud-Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Egiptio kaj Jemeno deklaris rompi diplomatiajn rilatojn kun Kataro. Krome, ili postulis, ke kataraj diplomatoj eliru el iliaj landoj ene de 48 horoj, kaj malpermesis al kataraj civitanoj iri al tiuj landoj. La multlanda koalicia armeo gvidata de Saud-Arabio ĉesigis kunlaboron kun Kataro, asertante, ke Kataro subtenis terorismajn grupojn en Jemeno kaj havas rilatojn kun la ribela grupo Houthi.

Pli malfrue en tiu tago, la maldiva Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke Maldivoj decidis tranĉi diplomatiajn rilatojn kun Kataro en tiu tago. La deklaro diris, ke Maldivoj faris la decidon surbaze de la starpunkto, ke ĝi firme oponas subtenon al terorismaj kaj ekstremismaj aktivecoj.

La katara Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron tiutage, esprimante bedaŭron kaj surprizon pri la decidoj de tiuj landoj. La deklaro diris, ke Kataro estas membro de la Konsilio de Kunlaboro por la Arabaj Landoj de la Golfo kaj observas ĝian ĉarton, kaj ĝi neniam internvenis en alies internajn aferojn, sed ĉiam plenumas sian devon pri batalo kontraŭ terorismo kaj radikalaj agoj.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres lunde alvokis fini la israelan okupadon komenciĝintan en 1967 kaj atingi per intertraktado la du-ŝtatan solvon al la konflikto inter Israelo kaj Palestino.

Lundo markas 50-jariĝon de la komenco de la araba-Israela milito de 1967, kiu rezultigis la israelan okupado de Cisjordanio, Orient-Jerusalemo, Gazao kaj la siria altaĵo Golan.

Guterres diris en deklaro, ke fini la israelan okupadon, kiu komenciĝis en 1967, kaj atingi la du-ŝtatan rezulton estas la sola maniero meti fundamenton por daŭra paco, kaj tio plenumas israelajn sekurecajn bezonojn kaj palestinajn aspirojn al ŝtatiĝo kaj suvereneco.

Guterres diris, ke solvi la israela-palestinan konflikton forigos la motoron de perfortaj ekstremismo kaj terorismo en Mezoriento kaj malfermos la pordojn al kunlaboro, sekureco, prospero kaj homaj rajtoj por ĉiuj.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el Alĝerio, Egiptio kaj Tunizio lunde akcentis, ke ĉiuj rilataj partioj devas eviti eskaladon de konflikto en Libio kaj politike solvi la libian demandon sen ekstera interveno.

La tri ministroj kunvenis lunde vespere en Alĝero por diskuti pri la libia demando. Komuna deklaro publikigita de la tri flankoj diris, ke ĉiuj partioj de Libio devas observi la politikan interkonsenton atingitan en 2015 kaj politike solvi la konflikton per dialogo.

Pri la nuna konflikto en Libio, la tri ministroj opiniis, ke ĉiuj partioj devas eviti agojn, kiuj komplikos la situacion kaj eskalados la konflikton, ĉar malboniĝo de la sekureca situacio en la tuta regiono helpos al terorismaj grupoj grandigi la kampon de siaj aktivecoj.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres avertis lunde, ke la internacia komunumo devas doni pli grandan atenton al la protektado de medio, alie ne eblas fini malriĉecon.

En sia mesaĝo markanta Mondan Median Tagon kun la temo de "Konekti Homojn al la Naturo," Guterres diris, ke "sen sana medio ni ne povas fini malriĉecon aŭ krei prosperon" kaj emfazis ke "ni ĉiuj ludas rolon en protektado de nia unika hejmo."

Monda Media Tago ĉi-jare substrekas la vastajn profitojn, kiujn pura medio liveras al la homaro, inkluzive de nutraĵa sekureco, plibonigita sano kaj klimata stabileco. La temo " Konekti Homojn al la Naturo" celas instigi homojn reveni al la libera aero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin