Novaĵoj (Junio 07)

(GMT+08:00) 2017-06-07 16:54:22     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7 de junio, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina sondilo Chang'e-4 kun fremdlandaj sciencaj ŝarĝoj surluniĝos ĉirkaŭ 2018; Internacia komunumo mediacias pri malakordo inter Kataro kaj aliaj landoj. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĉinio planas ĵeti la lunsondilon Chang'e-4 en 2018. Ĝi flugos al la luno, kun kvar sondiloj el Nederlando, Germanio, Svedio kaj Saud-Arabio, kaj espereble fariĝos la unua spacveturilo surluniĝinta sur ĝia dorso.

Marde en Astano, ĉefurbo de Kazaĥio, okazis ceremonio de la publikigo de speciala numero de la ruslingva gazeto Ĉina Stilo por Kazaĥio. Vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Tuo Zhen, prezidanto de la informa komisiono en la kazaĥa Ministerio de Informo kaj Telekomuniko, reprezentantoj de ĉinaj kaj kazaĥaj amaskomunikiloj kaj kulturaj institucioj partoprenis en la ceremonio. Kassym-Jomart Tokayev, prezidanto de la supra ĉambro de la kazaĥa parlamento sendis gratulan mesaĝon kaj admiris la specialan numeron, ke ĝi helpos kazaĥajn legantojn pli amplekse koni Ĉinion kaj fortigos dulandan kunlaboron.

La speciala numero estis kune publikigita de Ĉina Radio Internacia kaj kazaĥaj du ĵurnaloj.

Hu Bangsheng, vicestro de Ĉina Radio Internacia diris en la ceremonio, ke ĉijare estas la 25-a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥio, kaj la publikigo de la speciala numero estas adaptiĝa al disvolvado de la ĉina-kazaĥaj rialtoj. Hu diris ankaŭ, ke Ĉina Radio Internacia plene uzos siajn materialojn por raporti la Mondan Ekspozicion en Astano kaj ĉiujn aktivadojn de la ĉina pavilono.

Laŭ la ĉina ambasadorejo en Zambio, marde antaŭtagmeze laŭ la loka tempo, 31 ĉinoj estis liberigitaj el malliberejo en Ndola.

Je la 11a kaj duono antaŭtagmeze, la oficejo pri enmigrado rekte sendis la 31 liberigitajn ĉinojn al la internacia flughaveno Ndola.

Marde en la malferma ceremonio de la pekina stacio de la ĉina noviga turneo estis oficiale lanĉita la fonduso kun la sumo kvincent milionoj da juanoj por subteno al amasa entreprenado kaj amasa novigo. Tio signifas novan avancon de la industrio Inno Way. La industrio Inno Way troviĝas en la centra regiono de Zhongguancun en Pekino. Ĝi kun multaj rimedoj de entreprenado kaj novigo, estis kune establita de Pekino kaj la registaro de la distrikto Haidian.

Lastatempe Saud-Arabio kaj kelkaj aliaj landoj sinsekve deklaris rompi diplomatiajn rilatojn kun Kataro je la preteksto, ke ĝi intervenis en alies internajn aferojn kaj subtenas terorismajn aktivecojn. La internacia komunumo komencis mediacii pri la krizo, alvokante, ke ĉiuj rilataj partioj forigu malkonsentojn kaj solvu la krizon per dialogo. Katara ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammed bin Abdulrahman Al-Thani esprimis la volon akcepti mediacion.

La turka prezidentejo diris en deklaro, ke prezidento Recep Tayyip Erdogan telefone komunikiĝas kun gvidantoj de rilataj landoj, urĝante ilin sin deteni kaj solvi la krizon. La deklaro urĝas la golfajn landojn solvi la konflikton per intertraktado, dialogo kaj komunikado.

Kuvajtaj amaskomunikiloj raportis, ke kuvajta emiro Sabah Al-Ahmed Al-Jaber Al-Sabah urĝe vizitis Saud-Arabion marde. Li interparolis kun saud-arabia reĝo kaj aliaj gvidantoj de la lando por serĉi solvon.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson lunde vokis la golfajn landojn esti unuanimaj por solvi malakordon. La Blanka Domo diris en deklaro, ke prezidento Donald Trump volas komunikiĝi kun ĉiuj rilataj partioj por mildigi la streĉecon en la golfaj landoj.

La usona armeo konfirmis marde, ke la koalicia armeo gvidata de Usono marde lanĉis atakon kontraŭ registarofavoraj fortoj en Sirio, kiuj avancis en la konflikt-mildigan zonon en la suda parto de la lando.

La centra komandejo de la usona armeo diris en deklaro, ke malgraŭ antaŭavertoj, tiuj fortoj favoraj al la siria registaro eniris la interkonsentitan konflikt-mildigan zonon kun tanko, artilerio, kontraŭaviadilaj armiloj, armitaj teknikaj veturiloj kaj pli ol 60 soldatoj konsistigantaj minacon al la koalicio kaj partneraj fortoj bazitaj en la al-Tanf.

La koalicio elsendis plurajn avertojn tra la konflikt-mildiga linio antaŭ ol detrui du pafilegojn, kontraŭaviadilan armilon kaj difekti tankon.

Pli frue en tiu tago, la siria armeo konfirmis, ke aeratako de la koalicio trafis unuon de la siria armeo proksime al la iraka landlimo. La siria armeo diris, ke la militaviadiloj de la koalicio atakis pozicion de la siria armeo proksime al la landlimo kun Irako, mortigante nombron da homoj.

La 35a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN marde inaŭguriĝis en Ĝenevo. Reprezentantoj de 47 membrolandoj, observanto-landoj kaj neregistaraj organizoj ĉeestas la kunvenon.

Alta komisaro de la UN pri homaj rajtoj Zeid Ra'ad Al Hussein diris en sia parolado, ke registaroj de diversaj landoj devas preni rimedojn por elradikigi terorismon en la tuta mondo, kaj batali kontraŭ terorismo en prudenta maniero, t.e. protekti rajtojn kaj interesojn de civitanoj. Li ankaŭ asertis, ke estas neakceptebla ajna agado, kiu neas la rajton de vivo, efektivigas atakon kaj forprenas la rajton pri disvolvado.

La Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj diris marde, ke se ĝi ne povos akiri urĝan fonduson en mallonga periodo, ĝiaj programoj pri helpo al siriaj rifuĝintoj en Libano kaj Jordanio estos devigite haltigitaj, kaj tiel proksimume 60 000 siriaj rifuĝintaj familioj falos en malesperon.

Proparolanto de la Alta Komisarejo diris en gazetara konferenco en Ĝeveno, ke 70% da siriaj rifuĝintoj loĝantaj en Libano vivas sub la malriĉec-linio, kaj monhelpo liverita de la UN estas la unika enspezo de ili. Se la helpo estos haltigita, ili ne povos akiri ĉiutagajn nutraĵojn kaj havi loĝejojn. Ankaŭ la rifuĝintoj en Jordanio alfrontas similan problemon.

Laŭ statistikoj de la UN, pli ol 5 milionoj da siriaj rifuĝintoj serĉas azilon en ĉirkaŭaj landoj. La siriaj rifuĝintoj fariĝis la plej granda rifuĝinto-grupo de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin