Fokusoj de la Semajno (Jun. 09)

(GMT+08:00) 2017-06-09 09:52:25     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.
Saud-arabiaj amaskomunikiloj raportis merkrede, ke estas diskutata frostigo de la membreco de Kataro en Golfa Kunlabora Konsilio kaj Araba Ligo.
La intertraktado okazas por respondi al la rompo de politikaj rilatoj kun Kataro fare de kelkaj landoj gvidataj de Saud-Arabio, kiuj celas premi la riĉan golfan ŝtaton haltigi intervenon en la internajn aferojn de aliaj landoj kaj subtenon al armitaj kaj terorismaj grupoj.

Fontoj el la golfo konfirmis, ke la frostigo de membreco okazos, se Kataro subtenos plu terorismon, kaj ankaŭ ĝia membreco en la Organizo de Islama Kunlaboro estos suspendita.
Samtempe, la fontoj ankaŭ emfazis, ke la saud-arabia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj okazigis kunvenon marde kun la ĉeesto de kelkaj aziaj ambasadoroj en Riado por klarigi la kialon de la lastaj konfliktoj kun Kataro kaj la katarajn praktikojn, kiuj riskas la nacian sekurecon de Saud-Arabio kaj aliaj golfaj kaj arabaj landoj.

La Sekureca Konsilio de la UN konsentis en vendredo de la lasta semajno meti pli da individuoj kaj entoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko en la liston de sankcioj responde al la ripetaj misil-ĵetoj de la lando.

En la unuanime adoptita rezolucio, la 15-landa konsilio decidis efektivigi malpermeson de vojaĝo kaj frostigon de aktivoj kontraŭ 14 individuoj kaj meti sankciojn sur du kompaniojn, unu bankon kaj ankaŭ la Trupon de Strategia Raketo de la Korea Popola Armeo.

La Sekureca Konsilio ankaŭ kondamnis en la plej fortaj esprimoj la disvolvajn aktivecojn de la nukleaj armiloj kaj balistaj misiloj, faritajn de la Korea Demokratia Popola Respubliko ekde septembro de 2016, kaj urĝis la landon forlasi siajn nukleajn programojn kaj ĉesigi ĉiujn rilatajn aktivecojn tuj.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres merkrede forte kondamnis la terorismajn atakojn kontraŭ la maŭzoleo de Ayatollah Ruhollah Khomeini kaj la parlamenta domo en la irana ĉefurbo Teherano.

Stephane Dujarric, proparolanto por la ĝenerala sekretario, diris en deklaro, ke li esprimas siajn sincerajn kondolencojn al la registaro de la Irana Islama Respubliko kaj la familioj de la viktimoj kaj deziras rapidan resaniĝon al la vunditoj.

La ĝenerala sekretario esperas, ke homoj respondecaj pri ĉi tiu nepravigebla perforto estos rapide alportitaj al justeco. Ĉiuj landoj devas kunlabori en la batalo kontraŭ terorismo kaj protekti la universalajn rajtojn kaj valorojn, kiuj devigas la tutmondan komunumon.

Laŭ amaskomunikiloj, merkrede du samtempaj terorismaj atakoj trafis la iranan parlamenton kaj la maŭzoleon de Ayatollah Khomeini, eksa plej supera gvidanto de la lando, kiu forpasis en junio de 1989. 12 homoj estis mortigitaj kaj 42 aliaj vunditaj en la atakoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin