Kulturo de Gesar—ŝlosilo de Golog de neĝmonto al la mondo

(GMT+08:00) 2017-06-08 09:04:46     Redaktoro:祃璟琳

La neĝmonto Anemaqen en la gubernio Maqin de Golog Tibeta Aŭtonoma Subprovinco, Qinghai-provinco de nordokcidenta Ĉinio, estas tutjara neĝmonto alta je pli ol 6000 metroj. Ĝia ĉarmo venas el la rilateco kun la "Epopeo de Homero de la Oriento"—Gesar. Golog havas densan etoson de kulturo pri Gesar. Tie ekzistas kultura kaj esplora centro pri Gesar, muzeo kaj biblioteko pri Gesar kaj ankaŭ la "unika epopea vilaĝo de Ĉinio"—vilaĝo Durwud de gubernio Gande. En tiu vilaĝo unu el ĉefaj amuzaj aktivadoj de la vilaĝanoj estas kanti pri heroaj rakontoj de Gesar. Estro de Gologa Kultura kaj Esplora Centro pri Gesar s-ro Tsogi Dorje studis pri la kulturo de Gesar je multaj jaroj, li diris:

"Golog havas riĉajn resursojn pri kulturo de Gesar. Ĉar ĉiuj homoj rilatas kun la gesar-kulturo kaj la ekologia resurso estas bona. Ĉiuj klasikaj dokumentoj pri Gesar menciis pri la neĝmonto Anemaqen kaj la fonto de la Flava Rivero, ĉio ĉi indikas Golog kaj pruvas, ke Golog estas origino de Gesar. La homoj prikantas Gesar de generacio al generacio kaj kredas, ke Gesar estas ilia prapatro. Do la homoj tre ŝatas la kulturon de Gesar."

La reĝo Gesar dumvive batalis kontraŭ malica forto, venkis hommanĝajn monstrojn kaj elpelis invandantojn kaj fine gajnis liberecon kaj feliĉon por la popolanoj. Tiuj fragmentoj estas ĉefa temo de la ĉiutaga ludado de infanoj de la vilaĝo Durwud. Densa kultura ekologia medio dankas al alta atento kaj longtempa protektado de loka registaro pri la kulturo de Gesar. S-ro Tsogi Dorje konigis:

"Golog estas unu el regionoj, kiuj plej frue atentis la kulturon de Gesar. En la 80aj jaroj de la pasinta jarcento, oni establis la savan oficejon pri kulturo de Gesar, kiu ĝuste estas antaŭa formo de la nuna kultura kaj esplora centro de Gesar. Ni kulturis multajn talentajn artistojn pri Gesar, inter ili elstaras Guru Jamtsan, kiu verkas pri Gesar, Durwud Barca, kiu kantas pri Gesar kaj A Gogalo, kiu pentras pri Gesar. Ili ĉiuj estas la plej altnivelaj heredantoj de la kulturo de Gesar en la tibeta regiono."

Guru Jamtsan verkis rakontojn pri Gesar ekde la 18a aĝo kaj ĝis nun eldonis pli ol 30 librojn pri Gesar. Lia verkado havas tipan karakterizon de tibeta budhismo. Kiel ŝtata heredanto de nemateria kultura heredaĵo, Guru Jamtsan sin dediĉas pli multe da tempo al verkado kaj disvastigo de la kulturo de Gesar. Li diris:

"Antaŭe mi verkis laŭ peto de aliaj homoj. Nun la registaro finance subtenis mian verkadon kaj helpis min eldoni librojn pri Gesar. Mi esperas eldoni ĉiujn 120 librojn pri Gesar. Krome mi ofte rakontas la kulturon de Gesar al geknaboj de lokaj lernejoj."

En la hejmo, lia 9-jara nepo ofte legas la libron verkitan de avo pri reĝo Gesar. Heredado kaj protektado de la nacia kulturo sin bazas sur firma sciado pri la historio. Por stimuli la registaron de Golog-subprovinco pri protektado de Gesar-kulturo, ĉijare marte la ĉina Ministerio pri Kulturo sankciis, ke Golog estu ŝtata ekologia protekta zono de Gesar-kulturo. Tio multe stimulis lokajn klerulojn pri Gesar-kulturo. Tsogi Dorje diris:

"Tio estas ĝenerala protektado. Konservi la ekologion estas heredi kaj protekti ĝin sen detruo. Nun ni protektas la heredantojn kaj fortigas esploradon. La registaro finance subtenas iujn elstarajn heredantojn. Protektado de kulturo bezonas portilon, kiu estas la vivmedio. Ekzemple se la neĝmonto Anemaqen estos detruita, malaperos la kulturo de Gesar."

Krom aŭdebla Gesar, geknaboj de la unua nacieca elementa lernejo de gubernio Maqin povas montri la kulturon de Gesar per kanto kaj danco ĝuste kiel siaj prapatroj. En la pasinta jaro, Gesar Infana Ĥoro konsistanta el 32 tibetaj geknaboj prezentis la rakonton de Gesar en la Popola Halo de Pekino. Ilia instruistino Wan Chuxiang emociite konigis:

"La kultura departemento de Golog-subprovinco proponis establi la infanan ĥoron por heredado de la kulturo. La membroj aĝas de 8 ĝis 11. Ni esperas, ke la geknaboj konos la tradician kulturon de sia infaneco. "

La epopeo de Gesar ankaŭ populariĝas en Mongolio, Rusio, Hindio, Pakistano, Nepalo kaj aliaj najbaraj landoj kaj regionoj. Transkultura influopovo de Gesar donis novan direkton de heredado kaj disvolvado de la kulturo. Estro de departemento pri propagando de Golog-subprovinco Zhang Xinwen diris:

"Mi opinias, ke la kulturo de Gesar influas ne nur Golog, la tibetan regionon de Ĉinio, sed ankaŭ najbarajn landojn de tibeta budĥismo. Se ni havas rektan rilaton kun landoj kaj regionoj sur 'Zono kaj Vojo', tio estas kultura rilato. Tio estas la kultura programo kun karakterizoj de Golog."

Tradicia legendo metis historian originon al Golog sub la neĝmonto, malferma protektado kaj heredado donis al Golog ŝlosilon por disvastigi la kulturon de Gesar kaj kunligi ĝin kun la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin