Novaĵoj (Junio 08)

(GMT+08:00) 2017-06-08 16:28:42     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8a de junio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi atingis Kazaĥion por ŝtata vizito; Ĉefo de UN kondamnas terorismajn atakojn en Tehrano. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Astanon merkrede por ŝtata vizito al Kazaĥio kaj la 17a kunveno de la Konsilio de ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Dum sia restado en la centrazia lando, Xi ankaŭ ĉeestos la malferman ceremonion de la Monda Ekspozicio de 2017 en Astano.

Xi diris en deklaro publikigita ĉe la flughaveno, ke li ĝojas iri al la bela lando Kazaĥio. Li estis profunde impresita de la belega kazaĥa stepo, viglaj riveroj, la vetkuraj ĉevaloj kaj plej grave, la varmkora kaj sincera kazaĥa popolo.

Li diris, ke Ĉinio kaj Kazaĥio estas amikaj najbaroj ligitaj per montoj kaj riveroj, kaj ili ĉiam sindediĉas al firmigo de politika reciproka konfido inter si, fortigo de kunlaboro en ĉiuj kampoj kaj antaŭenigo de kunordigo en internaciaj kaj regionaj aferoj, de post kiam ili establis diplomatiajn rilatojn antaŭ 25 jaroj .

La ĉina prezidanto ankaŭ esprimis sian pretecon interŝanĝi ideojn kun aliaj ŝtatestroj de la membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organio, kaj deziris plenan sukceson de la Monda Ekspozicio de 2017 en Astano.

La vojaĝo markas la unuan viziton de Xi al la Centra Azio en ĉi tiu jaro. Li vizitis Kazaĥion dufoje de post sia enoficiĝo kiel ĉina prezidanto, respektive en 2013 kaj 2015.

La Monda Nutraĵa Programo de la UN merkrede ricevis helpon de 5 milionoj da usonaj dolaroj el la ĉina registaro en la rifuĝintotendaro de Kakuma en norda Kenjo.

La mono estis uzata por aĉeti 9 000 tunojn da cerealoj por 420 000 rifuĝintoj en rifuĝinto-tendaroj de Dadaab kaj Kakuma. Post porci-redukto kaŭzita de financa nesufiĉeco dum pli ol unu jaro, novaj donacoj el Ĉinio kaj aliaj landoj permesas al la Monda Nutraĵa Programo rekomenci plenajn nutraĵajn porciojn por 4 monatoj.

Annalisa Conte, landa direktoro kaj reprezentanto por Kenjo de la Monda Nutraĵa Programo, diris, ke ili bonvenigas la tre gravan kontribuon el Ĉinio. La Monda Nutraĵa Programo ĉiam klopodas liveri sufiĉan nutraĵon al rifuĝintoj loĝantaj en tendaroj en manĝaĵ-nesekura norda Kenjo pro manko de mono.

Liu Xianfa, ĉina ambasadoro al Kenjo, diris, ke Ĉinio reagis rapide al la apelacioj de la internacia komunumo por subteno al la rifuĝintoj. Li aldonis, ke la problemo de rifuĝintoj estas grava demando, al kiu la internacia komunumo donas grandan atenton, kaj la ĉina registaro plu liveros al rifuĝintoj helpon laŭ sia eblo same kiel antaŭe.

Ĉina oficialalulo ĉeestanta konferencon de la UN pri oceano merkrede vokis plifortigi egalecon kaj reciprokan konfidon en la tutmonda oceana regado.

La alvokon faris Lin Shanqing, vic-ĝeneral-direktoro de la Ŝtata Oceana Administracio de Ĉinio, en la plena kunveno de la Konferenco de la UN pri Mara Daŭripova disvolvado. Li diris, ke la internacia komunumo devas starigi bluan partnerecon kaj plifortigi egalecon kaj reciprokan konfidon en la tutmonda regado de oceano. Li akcentis, ke Ĉinio volas, laŭ sia disvolva sperto, labori aktive por starigi en kampo de oceano malferman, inkluzivan, konkretan, pragmatan, reciprokprofitan kaj kungajnan bluan partnerecon kun aliaj landoj kaj internaciaj organizoj.

Merkrede la konstanta kunveno de la ĉina Ŝtata Konsilio decidis aranĝi pli multajn novajn modelajn bazojn de amasa entreprenado kaj amasa novigo en regionoj, kompanioj kaj universitatoj kiuj havas bonajn fundamentojn de entreprenado kaj evidentajn karakterizaĵojn. La decido celas puŝi la entreprenadon en Ĉinio al pli alta nivelo.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres merkrede forte kondamnis la terorismajn atakojn kontraŭ la maŭzoleo de Ayatollah Ruhollah Khomeini kaj la parlamenta domo en la irana ĉefurbo Tehrano.

Stephane Dujarric, proparolanto por la ĝenerala sekretario, diris en deklaro, ke li esperimas siajn sincerajn kondolencojn al la registaro de la Irana Islama Respubliko kaj la familioj de la viktimoj kaj deziras rapidan resaniĝon al la vunditoj.

La ĝenerala sekretario esperas, ke homoj respondecaj pri ĉi tiu nepravigebla perforto estos rapide alportitaj al justeco. Ĉiuj landoj devas kunlabori en la batalo kontraŭ terorismo kaj protekti la universalajn rajtojn kaj valorojn, kiuj devigas la tutmondan komunumon.

Laŭ amaskomunikiloj, merkrede du samtempaj terorismaj atakoj trafis la iranan parlamenton kaj la maŭzoleon de Ayatollah Khomeini, eksa plej supera gvidanto de la lando, kiu forpasis en junio de 1989. 13 homoj estis mortigitaj kaj 43 aliaj vunditaj en la atakoj.

Irana prezidento Hassan Rouhani publikigis deklaron, kondamnante la atakojn. Li diris, ke terorismo konsistiganta gravan minacon al la monda sekureco estas tutmonda problemo, kaj necesas komuna batalo de la regiono kaj la tuta mondo.

La Irana Studenta Novaĵ-Agentejo raportis, ke la atakantoj estas iranaj civitanoj aliĝintaj al la ekstremisma grupo Islama Ŝtato kaj partoprenis en terorismaj aktivecoj en Sirio kaj Irako.

Merkrede la Komisiono de la Eŭropa Unio deklaris establi la fonduson kun la sumo de 5,5 miliardoj da eŭroj por subteni studojn de defendo kaj komunan aĉetadon de membrolandoj de la Eŭropa Unio.

Vizitanta deĵoranta prezidanto de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj aŭstra ministro pri eksterlandaj aferoj Sebastian Kurz anoncis merkrede en la ukraina ĉefurbo Kivo, ke la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo aldonos ĉirkaŭ 300 observantojn al la konflikta regiono en orienta Ukrainio por fortigi la kontrolon super tiu regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin