Novaĵoj (Junio 09)

(GMT+08:00) 2017-06-09 16:33:46     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9a de junio, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina kaj rusa ŝtatestroj interparolis pri duflankaj rilatoj kun disvolvado de ŜKO; Ĝenerala sekretario de UN instigas solvi malakordon inter Kataro kaj aliaj landoj per diplomatia rimedo. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĵaŭde en la kazaĥa ĉefurbo Astano ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin promesis plifortigi duflankajn rilatojn kaj antaŭenigi la rolon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

La du ŝtatestroj renkontiĝis antaŭ la 17a pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Astana.

Xi rimarkigis, ke la organizo alfrontas novajn ŝancojn kaj defiojn de disvolvado. Ĉinio kaj Rusio devas plifortigi komunikadon kaj kunordigon, firme observi la "Ŝanhajan Spiriton", akceli solidarecon inter la membroj de la organizo, konservi regionajn sekurecon kaj stabilecon, kaj antaŭenigi pragmatan kunlaboron, por konstante altigi la influon de la organizo en la internaciaj kaj regionaj aferoj.

Xi urĝis la Ŝanhajan Kunlaboran Organizon ludi pli grandan rolon en la paca kaj reakordiĝa procezo de Afganio. Ĉinio prenos sur sin la oficon de deĵoranta prezidanto post la astana pintkunveno kaj volas subteni striktan komunikadon kaj kunordigon kun ĉiuj partioj inkluzive de Rusio, por realigi pluan disvolviĝon de la organizo.

La ĉina prezidanto diris, ke dum ilia renkontiĝo dum Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro maje en Pekino, la du ŝtatestroj atingis gravan interkonsenton pri konservado de altnivela ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo kaj plifortigo de ĉiuflanka kunlaboro.

Putin diris, ke subteni oftajn altnivelajn interreagojn havas gravan signifon por Rusio kaj Ĉinio. Li instigis la du flankojn plifortigi komunikadon kaj kunordigon inter si por konservi pacon, stabilecon kaj sekurecon en la regiono kaj la tuta mondo. Putin aldonis, ke Rusio kaj Ĉinio devus labori kune kun ĉiuj koncernaj flankoj por akceli unuecon kaj kunordigon inter la membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo por altigi la influon de la organizo en internaciaj aferoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde vizitis la ĉinan nacian pavilonon de la Monda Ekspozicio de 2017 en Astano, kaj instigis du flankojn faciligi la ĉina-kazaĥan translandliman transporton.

En la akompano de sia kazaĥa paralelulo Nursultan Nazarbayev, Xi vizitis diversajn sekciojn de la pavilono. La du ŝtatestroj ankaŭ spertis simulitan stiradon sur altrapida fervojo.

La ĉina pavilono, sub la temo de "estonteca energio, verda silkvojo", estis la unua ekkonstruita kaj la unua metita al provfunkcio. Konstruita sur la areo de ĉirkaŭ 1 000 kvadrataj metroj, ĝi celas dividi ĉinajn spertojn en la kampoj, kiel ekzemple ĝisdatigo de tradicia energio, novaj energioj, mediprotekto kaj daŭripova evoluo.

La du ŝtatestroj poste inspektis per videoligo la loĝistikan centron en la ĉina orienta urbo Lianyungang kaj la seka haveno en Horgos, urbo de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono ĉe la landlimo kun Kazaĥio.

Ambaŭ urboj estas ŝlosilaj nodoj de la Ĉina-Eŭropa Rapidtrajno kaj la Nova Eŭrazia Terponto. En 2016, pli ol 1 200 trajnoj trakuris Kazaĥion. La relŝarĝo traktita de fervojoj de la du landoj atingis 8,2 milionojn da tunoj.

La ĉina prezidanto diris, ke la trajnoj, kiuj faciligas la transporton kaj kreas pli da oportunoj por kunlaboro, ekzemplas la fruktojn de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento, du komponantoj de la ĉina iniciato Zono kaj Vojo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia taĝika paralelulo Emomali Rahmon vendrede en Astano.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Taĝikio estas intimaj najbaroj kaj strategiaj partneroj de reciproka konfido kaj ĝuas oftajn altnivelajn kontantojn, fruktdonan kooperadon en ekonomio kaj komerco, agrikulturo, infrastruktura konstruo, energio kaj sekureco kaj striktan kunlaboron en la kadro de la UN kaj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Li aldonis, ke la du flankoj devas preni la 25an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel okazon por disvolvi la spiriton de bonnajbareco kaj amikeco, plifortigi strategian kunlaboron, profundigi pragmatan kunlaboron kaj puŝi la ĉina-taĝikan strategian partnerecon al pli alta nivelo.

Rahmon diris, ke Taĝikio kaj Ĉinio estas bonaj najbaroj, bonaj amikoj kaj bonaj partneroj. La taĝika flanko alte ŝatas la amikecon kun Ĉinio, donas grandan gravecon al la grava rolo de Ĉinio en internaciaj aferoj kaj sin dediĉas al profundigo de strategia partnereco kun Ĉinio. Li aldonis, ke Taĝikio volas integri sian disvolvan strategion kun konstruado de la Zono kaj Vojo kaj intensigi kunlaboron en interligo kaj interlaboro, elektro, agrikulturo kaj sekureco.

Ĵaŭde en Astano ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi intervidiĝis kun irana samrangulo Mohammad Javad Zarif.

Wang kondolencis Iranon pro la terorismaj atakoj en la ĉefurbo Tehrano. Wang diris, ke Ĉinio kondamnas la atakojn, firme kontraŭas ian ajn terorismon, kaj staras por fortigi kontraŭterorisman kunlaboron de la internacia komunumo.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres nomumis Liu Zhenmin el Ĉinio kiel la venontan vic-ĝeneral-sekretarion pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj.

Stephane Dujarric, proparolanto de Guterres, diris ĵaŭde en la ĉiutaga gazetara konferenco, ke Liu sukcedos Wu Hongbo el Ĉinio, al kiu la ĝenerala sekretario estas dankema por liaj dediĉo kaj sindona servo al la organizo kaj pro sukcesa gvidado de la preparoj por la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado, la tria Internacia Konferenco pri Malgrandaj Evoluantaj Insullandoj, la tria Internacia Konferenco pri Financado por Disvolvado, kaj la Konferenco de la UN pri Oceano.

Ĵaŭde ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres publikigis deklaron per sia proparolanto kaj diris, ke li profunde zorgas pri la rompo de diplomatiaj rilatoj kun Kataro fare de kelkaj landoj, kaj instigas ĉiujn landojn solvi la diverĝojn per diplomatiaj rimedoj.

Laŭ elireja opinisondo, la Konservativa Partio gvidata de brita ĉefministro Theresa May antaŭis al aliaj partioj ĵaŭde en la ĝenerala elekto, tamen neniu partio gajnis pli ol duonon da parlamentaj sidlokoj. Tio signifas, ke Britio havos parlamenton sen majoritato.

La ĝenerala elekto en Britio estas elekti membrojn de la malsupra ĉambro. Ĉi-foje estos elektitaj 650 membroj de la malsupra ĉambro. Laŭ kondiĉoj, ĉefo de politika partio, kiu gajnos pli ol duonon da sidlokoj, estos nomumita de la reĝino kiel ĉefministro kaj formi la kabineton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin