Ĉina municipo Chongqing disvolvas kafnegocon per " Zono kaj Vojo"

(GMT+08:00) 2017-06-13 08:52:04     Redaktoro:Selena

La municipo Chongqing situas en la landinterno de Ĉinio, kiu troviĝas ne proksime al landlimo, nek apud maro. Ĝi ne produktas eĉ semon de kafo. Tamen la plej granda komerca centro de kafo de Ĉinio sin trovas en la urbo.

De junio de 2016 post establiĝo de la centro, la totala sumo de negocoj en la centro kalkuliĝis al 5,26 miliardoj da juanoj, kaj per tio ĝi fariĝis la plej granda elektronika komerca platformo de kafnegocoj kaj grava distribua centro de kafo tra la tuta mondo. Kial la municipo, kiu estas ne proksima al landlimo, nek apud la maro, povu funkciigi tian komercan centron? Respondeculo de la komerca centro Feng Yue tiel konigis:

"Danke al la iniciato de Zono kaj Vojo, la kargotrajno inter Ĉinio kaj Eŭropo liveras novan bonŝancon al Chongqing rilate al negoco de kafo. La vagonaro estas direktita rekte de Chongqing al Duisburg, Germanio, en distanco de 11 miloj da kilometroj. Tia transporto bezonas nur 13 tagojn, ŝparante 30 tagojn kompare kun tiu ŝuldata al riveroj kaj maroj. Cetere la transporto per kargotrajnoj havas malpli altan prezon ol tiu per aviadiloj. La negoca centro en Chongqing povas utiligi tiean geografian avantaĝon por kunligi ĉefajn kafproduktejojn de Yunnan-provinco de Ĉinio kaj sudaziaj landoj al la konsuma merkato de Eŭropo."

La geografia pozicio de Chongqing situas en la interligita punkto de "Zono kaj Vojo" kaj la ekonomia regiono de la rivero Jangzio, cetere la urbo estas najbara al Yunnan-provinco, ĉefa kafproduktejo de Ĉinio, kaj al la sudazia regiono, en kiu la totala kafprodukto okupas unu trionon en la tuta mondo. Danke al la geografia avantaĝo, la komerca centro kun la urbo Chongqing kiel la kerno, ligas ne nur kafproduktejojn sed ankaŭ ĉefajn konsumantojn en Eŭropo. Kompreneble la komerca centro estas alloga ne nur per apartaj avantaĝoj en geografio kaj trafiko, sed ankaŭ dependas de favoraj servoj.

"Nia centro liveras akuratajn komercajn informojn per granddatumo por malpliigi la negocan koston kaj redukti danĝerojn. Cetere ni venigis bankojn, kiuj povas doni ĉelokajn financajn servojn."

Nuntempe Eŭropo estas ĉefa konsuma loko de kafo en la mondo, tamen en la eŭropa merkato, faboj el aziaj landoj estas ne konataj de tieaj konsumantoj, ili scias nur afrikajn kaj sudamerikajn fabojn. Hu Xizhe, agrikultura asistanto de nederlanda konsulejo en Chongqing konigis, ke la komerca centro ŝanĝis la staton kaj enkondukas aziajn kafojn al Eŭropo:

"La komerca centro en Chongqing liveras tre bonan platformon por prezenti kafon de Ĉinio kaj sudaziaj landoj al eŭropaj konsumantoj. Antaŭe nederlandaj komercistoj devas kontakti kompaniojn por konsiliĝi pri negocoj, kaj nun ili povas scii la ĝeneralan staton de la merkato per la komerca centro kaj konigi informojn al la eŭropa merkato."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin