Novaĵoj (Junio 13)

(GMT+08:00) 2017-06-13 18:10:35     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de junio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ĉefministro interparolis kun sia luksemburgia paralelulo; Ĉinio kaj Panamo starigis diplomatiajn rilatojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia luksemburgia paralelulo Xavier Bettel.

Li diris, ke Luksemburgio estas grava partnero de Ĉinio en la Eŭropa Unio. En la pasintaj 45 jaroj de post establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Luksemburgio, la du flankoj ĉiam respektas unu la alian kaj egale traktas unu la alian. La duflankaj rilatoj sane kaj stabile disvolviĝis en longa tempo kaj ludis modelan rolon por la disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio. Ĉinio volas akceli politikan reciprokan fidon kun Luksemburgio, profundigi reciprokprofitan kunlaboron, fortigi komunikadon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj krei pli brilan estontecon de la duflankaj rilatoj.

Bettel diris, ke Luksemburgio kaj Ĉinio havas tradician amikecon, kaj la duflankaj rilatoj estas bazitaj sur reciproka konfido. Luksemburgio persistas en la politiko pri amikeco kun Ĉinio, volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en komerco kaj investo, financo, spaca tekniko, ferŝtala industrio, aviado, telekomuniko kaj aliaj kampoj, vastigi interpopolajn kaj personarajn interŝanĝojn, kaj antaŭenpuŝi senĉesan disvolviĝon de la dulandaj rilatoj.

Lunde en Pekino, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia singapura paralelulo Vivian Balakrishnan.

Wang diris, ke la du flankoj devas plifortigi strategiajn kontaktojn kaj interŝanĝojn, kaj profundigi ampleksan strategian partnerecon. Ĉinio kaj Singapuro povas fari pli da pragmata kunlaboro en la kadro de la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj establi tri platformojn de interligo, financa kunlaboro kaj triflanka kunlaboro.

Vivian diris, ke Singapuro volas profundigi ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio, kaj esperas vidi Ĉinion ludi pli grandan gvidadon en internaciaj aferoj, kaj pli pozitivan rolon en antaŭenpuŝo de la tutmondiĝo kaj regiona ekonomia integreco. Singapuro tute konsentas la proponon de Ĉinio pri establo de la tri platformoj sur la bazo de la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj volas kontribui por konstruado de la Zono kaj Vojo.

Ĉinio kaj Panamo subskribis komunan komunikaĵon marde pri la starigo de diplomatiaj rilatoj.

Tiutage en Pekino, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun Isabel Saint Malo de Alvarado, panama vicprezidento kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj ili subskribis la komunan komunikaĵon.

Laŭ la komunikaĵo, la Ĉina Popola Respubliko kaj la Panama Respubliko, konforme al la interesoj kaj deziro de la du popoloj, decidis agnoski unu la alian kaj establi diplomatiajn rilatojn sur la ambasadora nivelo ekde la dato de subskribo de ĉi tiu komunikaĵo.

La komunikaĵo diris, ke la du registaroj konsentas disvolvi amikajn rilatojn inter la du landoj surbaze de la principoj de reciproka respekto pri la suvereneco kaj teritoria integreco, reciproka ne-agreso, ne-interveno en alies internajn aferojn, egaleco, reciproka profito kaj paca kunekzisto. La registaro de la Panama Respubliko agnoskas, ke ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unika laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio.

La komunikaĵo diris, ke la registaro de la Panama Respubliko rompas "diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano kaj promesas ne havi plu oficialajn rilatojn aŭ oficialajn interŝanĝojn kun Tajvano. La registaro de la Ĉina Popola Respubliko aprezas tiun starpunkton de la registaro de la Panama Respubliko.

Ĉinio kaj Panamo konsentis, ke la principo de unu Ĉinio estas la fundamenta premiso kaj la politika bazo, sur kiu la du landoj povas starigi diplomatiajn rilatojn kaj disvolvi duflankajn rilatojn.

Panama prezidento Juan Carlos Varela anoncis lunde vespere en televida parolado, ke lia lando starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko.

En televida parolado al la tuta lando, Varela emfazis la historian ligitecon inter la du landoj, la rilaton, kiu havas historion de pli ol 160 jaroj. Varela diris, ke la rimedo estas ankaŭ agnosko de la ĉina-panamana komunumo, kiu ludis gravan rolon en la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Panamo, partoprenante en ĉiuj ekonomiaj, politikaj kaj sociaj aktivecoj de Panamo, kaj iuj eĉ okupis gravajn postenojn en la panama registaro. Li aldonis, ke la unua grupo da ĉinaj enmigrintoj atingis Panamon en 1854 por labori en la konstruado de la transistma fervojo, kiu servis kiel la ĉefa internacia kargotransporta vojo ĝis la malfermo de la Panama Kanalo.

Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio pri Tajvanaj Aferoj, diris, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Panamo konformas al la volo de la popolo kaj reprezentas nerezisteblan tendencon. Ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo. Sekvi la principon de unu Ĉinio estas universala konsento de la internacia komunumo.

Vaŝingtono kaj ĝia apuda ŝtato Marilando lunde komencis proceson kontraŭ prezidento Donald Trump, akuzante, ke li malobservis klaŭzojn en la konstitucio per akcepto de milionoj da usonaj dolaroj en pagoj kaj profitoj el eksterlandaj registaroj de post sia enoficiĝo kiel prezidento.

La proceso, la unua de tia speco alprenita de registaraj entoj, estis lanĉita de vaŝingtona ĉefprokuroro Karl Racine kaj lia marilanda kolego Brian Frosh. Ĝi asertas, ke Trump malobservis du antikoruptajn regulojn en la konstitucio, kiuj malpermesas la prezidenton akiri profitojn el entreprenoj, kiujn li posedas aŭ regas.

Gazetara sekretario de la Blanka Domo Sean Spicer atakis la proceson dum ĉiutaga gazetara konferenco, dirante, ke ĝi estas instigita de partia politiko.

La israela ĵurnalo Ha'aretz raportis lunde, ke tiutage la israela kabineto decidis redukti la elektroprovizon al Gazao.

Altrangulo el la israela registaro diris, ke la kabineto decidis redukti la ĉiutagan elektroprovizon al Gazao je 40%, kaj tiel la ĉiutage ses-hora elektroprovizo en Gazao estos mallongigita al 2- ĝis 4-hora. La oficialulo diris, ke la decido estis farita konforme al la premado de palestina prezidento Mahmoud Abbas kontraŭ la grupo Hamas en Gazao.

La Palestina Nacia Aŭtoritato gvidata de Abbas diris en la lasta monato, ke ĝi reduktos la pagon de elektroprovizo al Israelo, kaj la monata pago de 40 milionoj da ŝekeloj estos reduktita ĝis 20 milionoj da ŝekeloj.

Lunde vespere iraka parlamentano diris, ke tiutage proksimume 900 irakanoj en la civila tendaro en orienta Mosulo prezentis la simptomon de nutraĵa toksiĝo.

Zaihid al-Khatoni, respondeculo pri aferoj de civiluloj, diris al amaskomunikiloj, ke proksimume 900 homoj en la tendaro U2 de Hasan Sham en orienta Mosulo toksiĝis post vespermanĝo. La toksitoj estis senditaj al hospitaloj. Inter ili estas multaj virinoj, maljunuloj kaj infanoj. Nun la situacio estas sub la regado kaj neniu mortis.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin