Ĉina ĉefministro interparolis kun sia luksemburgia paralelulo

(GMT+08:00) 2017-06-13 13:08:17     Redaktoro:Shanshan

Lunde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia luksemburgia paralelulo Xavier Bettel.

Li diris, ke Luksemburgio estas grava partnero de Ĉinio en la Eŭropa Unio. En la pasintaj 45 jaroj de post establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Luksemburgio, la du flankoj ĉiam respektas unu la alian kaj egale traktas unu la alian. La duflankaj rilatoj sane kaj stabile disvolviĝis en longa tempo kaj ludis modelan rolon por la disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio. Ĉinio volas akceli politikan reciprokan fidon kun Luksemburgio, profundigi reciprokprofitan kunlaboron, fortigi komunikadon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj krei pli brilan estontecon de la duflankaj rilatoj.

Bettel diris, ke Luksemburgio kaj Ĉinio havas tradician amikecon, kaj la duflankaj rilatoj estas bazitaj sur reciproka konfido. Luksemburgio persistas en la politiko pri amikeco kun Ĉinio, volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en komerco kaj investo, financo, spaca tekniko, ferŝtala industrio, aviado, telekomuniko kaj aliaj kampoj, vastigi interpopolajn kaj personarajn interŝanĝojn, kaj antaŭenpuŝi senĉesan disvolviĝon de la du landaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin