Novaĵoj (Junio 14)

(GMT+08:00) 2017-06-14 17:28:16     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de junio, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio klopodas por identigi du siajn civitanojn kidnapitajn en Pakistano; la IOK estas kontenta pri daŭripovaj kaj heredaĵaj planoj de Pekino por 2022. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde vespere respondante al demando de raportisto, Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio alte atentas la du ĉinajn civitanonj kidnapitajn en Pakistano. Ĝis nun Pakistano ankoraŭ ne konfirmis, ĉu ili estis mortigitaj aŭ ne. Ĉinio subtenas kunordigon kun Pakistano por konfirmi la veran situacion.

Lu diris, ke Ĉinio oponas kontraŭ ia ajn terorismo kaj ekstrema perforto al civitanoj kaj subtenas klopodojn de Pakistano por batalo kontraŭ terorismo kaj protekto de naciaj sekureco kaj stabileco. Ĉinio pluapaŝe fortigos kunlaboron kun la internacia komunumo por garantii mondajn kaj regionajn pacon kaj kvieton.

Marde en la 35a sesio de la Homrajta Konsilio de UN, Ma Zhaoxu, reprezentanto de Ĉinio al la ĝeneva oficejo de UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Svislando, publikigis komunan deklaron "Kune klopodi por elimini malriĉecon, akceli kaj protekti la homajn rajtojn" en la nomo de pli ol 140 landoj.

Ma diris, ke elimini malriĉecon estas grava vojo por akceli kaj protekti la homajn rajtojn. Nun en la tuta mondo ankoraŭ pli ol 800 milionoj da homoj vivas en malriĉeco. Kiel efike redukti kaj elimini malriĉecon kaj krei kondiĉojn por akceli kaj protekti la homajn rajtojn estas komuna defio de la internacia komunumo.

La Kunordiga Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato estis kontenta pri la daŭripovaj kaj heredaĵaj planoj de Pekino por 2022 dum sia dua kunveno en Ĉinio de la 12a ĝis la 13a de junio por ekzameno de la preparo por la Vintraj Olimpikoj.

Alexander Zhukov, prezidanto de la Kunordiga Komisiono, diris en gazetara konferenco marde en Pekino, ke de post la lasta vizito, la Pekina Organiza Komitato akiris bonan progreson en siaj preparoj por daŭripovaj Vintraj Olimpikoj, kiuj profitigos la urbon, regionon kaj landon por jardekoj.

La Kunordiga Komisiono ĉi-foje vizitis kvar ejojn en Pekino - la nova Nacia Ovala Rapidsketejo, la Ĉefurba Endoma Stadiono, la Sporta Centro Wukesong kaj la Shougang-a Industria Parko. La tereno, kie estos konstruita la Nacia Ovala Rapidsketejo, estas jam pretigita por konstruo, kaj la konstruaĵo estos kompletigita espereble antaŭ la fino de 2019.

La Ĉefurba Endoma Stadiono kaj la Areno Wukesong estis konkursejoj de la olimpikoj en 2008, kaj estos denove uzataj por la Vintraj Olimpikoj. Tiuj olimpikaj heredaĵoj jam estas vivaj hodiaŭ, kun la stadionoj, en kiuj estis okazigitaj internaciaj matĉoj de glitŝtonludo kaj surglacia hokeo en la lastaj monatoj.

Profesoro Julio Chur, fakulo pri internacia juro el la Panama Universitato, diris marde, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio estas rimedo kun historia signifo por Panamo kaj reflektas la sendependecon de la lando en diplomatia decidfaro.

Panama prezidento Juan Carlos Varela anoncis lunde vespere en televida parolado, ke lia lando starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Julio Chur, kiu servis kiel diplomatia konsilisto de eksa prezidento Martin Torrijos, gratulis la registaron de Varela pro la decido pri starigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio.

Julio Chur diris, ke estis evidenta dependeco de Panamo sur iuj landoj, kaj tio estis la kialo, ke dum multaj jaroj Panamo ĉiam hezitis pri disvolvado de rilatoj kun Ĉinio. Li aldonis, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Panamo kaj Ĉinio havas ne nur gravan signifon por la duflankaj rilatoj, sed ankaŭ influon sur la tutan Latin-Amerikon.

Usonaj amaskomunikiloj marde raportis, ke usona prezidento Donald Trump jam rajtigis al sekretario pri defendo James Mattis decidi la nombron de usonaj armeanoj en Afganio, kaj tio eble signifas, ke Usono aldonos soldatojn al Afganio.

Pluraj anonimaj oficialuloj diris al novaĵ-agentejo Associated Press, ke per tio prezidento Trump rajtigos al Mattis ĝustigi la nunan plafonon de 8 400 usonaj armeanoj en Afganio.

Mattis diris dum ĉeesto al la aŭskultkunveno de la Komitato pri Armitaj Fortoj sub la Senato, ke la usona armeo sukcesos en Afganio, nur kiam la afgana registaro povos malaltigi la enlandan tumulton ĝis la nivelo, ke lokaj sekurectrupoj kapablos trakti ĝin, kaj eĉ se tiu celo estos atingita, Usono kaj aliaj membroj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo ankoraŭ bezonos restigi partajn fortojn en Afganio kaj doni helpon de trejnado. Li konfesis, ke la usona armeo ankoraŭ ne sukcesis en Afganio.

Marde en Ankaro, turka prezidento Recep Tayyip Erdogan kritikis agadojn de la landoj, kiuj enkondukas komunajn sankciojn kontraŭ Kataro, kaj vokis al Saud-Arabio la unua interpaciĝi kun Kataro.

Farante paroladon al membroj de la Justica kaj Disvolva Partio en la turka parlamento, Erdogan diris, ke iuj landoj tranĉis liveradon de manĝaĵoj kaj akvo kaj trafikon al Kataro. Tio estis ne humana agado kaj malobservis valoron de islamo.

Erdogan neis kondamnon de la landoj, ke Kataro subtenas terorismon. Li diris, ke Kataro havas firman decidon batali kontraŭ la ekstremisma organizo Islama Ŝtato kaj batos ĝin kune kun Turkio.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi marde diris, ke li oponas politikon de izolado kontraŭ Kataro kaj vokas ĉiujn landojn komune klopodi por elimini terorismon.

Al-Abadi diris en gazetara konferenco post kunveno de la kabineto, ke Irako ne estas unu el la landoj, kiuj rompis diplomatiajn rilatojn kun Kataro, tamen ĝi oponas la embargon kontraŭ iu ajn lando de la golfo, ĉar ankaŭ al Irako estis truditaj internaciaj sankcioj, kaj la iraka popolo pagis grandan koston.

Al-Abadi aldonis, ke Irako kunhavas samajn interesojn kun siaj najbaroj en la batalo kontraŭ terorismo kaj esperas, ke ĉiuj landoj kune klopodos por elimini terorismon en la regiono.

Loka oficialulo diris merkrede, ke terlavango en la monteta regiono en sudorienta Bangladeŝo mortigis almenaŭ 125 homojn kaj difektis centojn da domoj.

Pluvego ekde lundo trafis tri sudorientajn distriktojn de Bangaladeŝo - Chittagong, Bandarban kaj Rangamati - kaj estigis grandegan terlavangon marde matene.

Abdul Quader, oficialulo el la Ministerio de Traktado de Katastrofoj, diris, ke ili ricevis freŝan informon pri gravaj perdoj el la distrikto Rangamati, ĉirkaŭ 391 kilometrojn for de la ĉefurbo Dako.

Quader, estro de la direktejo de la ministerio en Dako, diris, ke ĝis nun 88 kadavroj estis trovitaj en la distrikto Rangamati. Li diris, ke ankoraŭ 37 aliaj mortintoj estis raportitaj de aliaj du distriktoj. Li aldonis, ke savantoj tiris almenaŭ 30 kadavrojn el la koto kaj la tero en la distrikto Chittagong, kaj sep homoj estis mortigitaj pro la terlavango en la sudorienta distrikto Bandarban.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin