(SONO) Tri Avertaj Rakontoj

(GMT+08:00) 2017-06-14 17:10:58     Redaktoro:Pluveta


Tri Avertaj Rakontoj

Liu Zongyuan (773-819): ĉina glora literatoro

El la ĉina tradukis Minosun

Mi ĉiam abomenas tiajn homojn, kiaj, sen koni proprajn malfortaĵojn, paradas nur per alies povo: ili aŭ, apogante sin sur alies fortoj, volas havi aferon kun alispeculoj; aŭ, ludante ruzaĵon, provokas indignon ĉe pli grandaj potenculoj; aŭ, en okazo de favoraj cirkonstancoj, ekstravagance kondutas, kaj… finfine sur ilin plago falas. Foje mia gasto rakontis al mi pri cervo, azeno kaj musoj, kaj iliaj sekvoj similas tiujn de la ĉi-supre menciitaj estuloj. El la rakontoj rezultis "la Tri Avertoj".

La cervo en Linjiang

Iam vivis homo en Linjiang. Li eliris ĉasi, kaj kaptis cervidon, kiun bredi li intencis. Apenaŭ li eniris kun la ĵuskaptito, la ĉashundoj ĉiuj alvenis, bavante kaj svingante siajn vostojn. Pro tio la ĉasisto ekkoleris kaj ilin fortimigis. De tiu tago la mastro de tempo al tempo proksimigis la cervon al la hundoj, por ke ili kutimiĝu al ĝi, ne damaĝu ĝin, kaj iom pli poste ili eĉ ludu kun ĝi. Pasis iom longa tempo, la hundoj kondutis kiel deziris la mastro. Kreskis la cervido kaj jam forgesis, ke ĝi mem estas cervo. Ĝi prenis la hundon por vera amiko, distriĝis kun ili, eĉ senskrupule, jen tuŝante ilin per la kornoj, jen sin rulante antaŭ ili. La voruloj, pro la timo al la mastro, tre amikis kun ĝi en ludo, tamen ili ankoraŭ ofte lekis siajn lipojn perlange kun manĝavido.

Tri jarojn poste, la cervo eliris, kaj trovis, ke survoje promenas amase da fremdaj hundoj. Ĝi deziris ludi kun ili. Tiuj nekonataj sovaĝuloj vidis ĝin tiel gaje kiel kolere, kaj kune ĝin murdis kaj formanĝis. Dismetiĝis la restintaj ostopecoj ĉie sur la vojo, kaj tiele la cervo pereis tute sen scii la kialon.

La azeno en Qian

En Qian propre ne ekzistis azeno, sed iu tieulo perŝipe enkondukis unu en la lokon. Sed, kiam ĝi estis portita tien, la enkondukinto trovis ĝin taŭga por nenio. Li do forĵetis la azenon piede de monto. Tiam tigro vidis ĝin giganto diosimila. Ĝi sin kaŝis inter arbustoj kaj faris observon. Post kelka tempo ĝi singarde elpaŝis kaj iom proksimiĝis al la giganto, sed efektive sen scii, kio ĝi estas.

Alian tagon la azeno iais, je kio la tigro terurege forkuris malproksimen, timante, ke la granda besto ĝin mem mordos. Poste ĝi observis foj-refoje kaj rimarkis, ke la azeno ne havas specialan povon. La vorulo, iom kutimiĝinte al la iaado, eĉ pli proksime ĉirkaŭiris la rivalon, tamen tute ne arogis al si lukton kontraŭ ĝi. Al tiu la tigro denove apudiĝis, kun des pli humiliga alpuŝiĝo. La azeno ne eltenis la ofendon kaj batis per la hufo la ofendanton. De kio la rabobesto ĝojis kaj pensis: "Ĝia povo estas nenio alia ol tio ĉi!" Sekve la tigro blekegante prancis, murdrompis la gorĝon de la azeno, finvoris la karnon, kaj foriris.

Ho ve al la azeno! La korpo gigantas, kvazaŭ kun granda taktiko, la iaado impone sonas, ŝajne kun granda povo; kvankam la tigro sovaĝas, tamen, se la azeno ne estus malkaŝinte sian malfortecon, ĝi restus timema kaj ne kuraĝus ĝin preni. Vere veindas la situacio!

La musoj en Yongzhou

En Yongzhou estis homo (kies nomon mi forgesis), kiu havis grandan timon pri malfeliĉo kaj strikte observis la tabuon pri la tago de naskiĝo ĝis la ekstrema grado. Li naskiĝis en la jaro de la Muso, kiu do por li estis sankta. Kaj sekve li amis musojn, ne bredis katojn kaj hundojn, nek permesis, ke liaj servistoj batu musojn. Ĉie en liaj grenejo kaj kuirejo musoj tiranis ĉion, tamen al tio li neniam donis zorgon.

Tial, la musoj komunikis unuj aliajn, kaj ĉiuj venis en la domon. Tie ili manĝis ĝissate, sendanĝere. En la ĉambroj de tiu homo ne troviĝis eĉ unu perfekta objekto sen detruo: ĉiu el la vestoj en la ŝrankoj estis difekta, kaj el la manĝaĵoj restis nur tio, kion la musoj postlasis. Tage ili ope promenis kun homoj, nokte ronĝis objektojn kaj luktis unu kun alia – estiĝis tiaj bruoj, ke homoj ne povis endormiĝi. Tamen la mastro ne montris sin malinklina al la musoj.

Kelkajn jarojn poste li transloĝiĝis en alia prefektujo, kaj iu alia prenis la domon, sed la musoj kondutis same kiel antaŭe. Tiu diris: "Kiel naŭzas tiuj aĉaj el mallumejo! Kial ilia agado senskrupulas ĝis tia grado? "Li pruntis kvin aŭ ses katojn, kaj faris, ke oni hermetike fermu la pordon, forprenu la tegolojn, enverŝu akvon en la truojn. Kaj plie, li rekompencis siajn servistojn, kiuj de ĉiu flanko ĉasis la musojn. La mortigitaj musoj amasiĝis kiel monteto en la ombra angulejo, kie homoj neniam antaŭe estis. La malbonodoro ĉesis nur post kelkaj monatoj.

Ho ve! tiuj musoj opiniis, ke ili povas frandi sate kaj vivi senriske. Sed, ĉu tio povus esti eterna?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin