Novaĵoj (Junio 15)

(GMT+08:00) 2017-06-15 16:57:35     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de junio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping renkontiĝis kun prezidanto de Federacio Internacia de Futbala Asocio Gianni Infantino; altnivela pensfabrika dialogo fokusiĝis al ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Gianni Infantino, prezidanto de Federacio Internacia de Futbala Asocio.

Xi montris, ke konstrui grandan kaj fortan sportan landon estas grava parto de la klopodo de la ĉina popolo por atingi la "du centjarajn celojn". La ĉina registaro alte atentas disvolvi futbalon kaj donas fortan kaj daŭran subtenon al ĝi. Tamen populareco de moderna futbalo kaj konkura nivelo de ĉinaj sportistoj ankoraŭ ne estas tiel altaj kompare kun landoj potencaj en futbalado. En la lastaj jaroj Ĉinio reguligis ĝeneralan planon pri reformado kaj disvolvado de futbalo kaj firme akcelis reformon.

Xi laŭdis prezidanton Infantino pro lia klopodo disvolvi futbalan industrion kaj atenton al la ĉina futbala industrio de post lia enoficiĝo kiel prezidanto de Federacio Internacia de Futbala Asocio. Li emfazis, ke Ĉinio daŭre kaj pozitive subtenos laboron de Federacio Internacia de Futbala Asocio kaj volas fari kontribuon por antaŭenpuŝi disvolviĝon de monda futbala industrio. Kunlabora estonteco de Ĉinio kaj Federacio Internacia de Futbala Asocio estas vasta.

Pli ol 30 fakuloj el ĉefaj pensfabrikoj de Ĉinio kaj Usono kolektiĝis merkrede en Nov-Jorko por diskuti pri duflankaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du plej grandaj ekonomioj de la mondo.

La Altnivela Dialogo pri Ekonomiaj Rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, kunorganizita de la Azia Soci-Politika Instituto en Nov-Jorko kaj la Ĉina Centro por Internaciaj Ekonomiaj Interŝanĝoj, estis la unua el sia speco de post la mejloŝtona renkontiĝo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump en Mar-Lago de Florido en la komenco de aprilo.

La merkreda dialogo, okazigita kiel sekvaĵo de tiu forta, pozitiva tendenco, ĉefe fokusiĝis pri tri temoj, nome "Usona-Ĉinaj Ekonomiaj Rilatoj: Nova Komuna Punkto por Kunlaboro", "la 100-taga Plano de post la Mar-Laga Renkontiĝo" kaj "Usona-Ĉina Kunlaboro en Tutmonda Ekonomia Regado".

Panama ministro pri komerco kaj industrio Augusto Arosemena diris merkrede, ke Panamo serĉas subskribi liberkomercan interkonsenton kun Ĉinio por akceli interŝanĝojn inter la du landoj kaj faciligi duflankan komercon.

Arosemena faris la rimarkojn dum intervjuo kun amaskomunikiloj. Li diris, ke konsidere pri interesoj de ambaŭ landoj, Panamo plifortigos komercan interkonsiliĝon, altigos sian potencialon en eksportado kaj liveros al investantoj pli da avantaĝoj por konkurenco.

Arosemena aldonis, ke komerco kaj investo estas grava temo en tagordo de duflanka kunlaboro. Ĉinio kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo estas tre grava komerca partnero de Panamo. La panama registaro klopodos interkonsiliĝi kun la ĉina flanko kaj sin dediĉos al atingo de komuna konsento por efektive profitigi ambaŭ landojn.

La usona senato merkrede adoptis la leĝprojekton pri enkonduko de sankcioj kontraŭ Rusio per la subteno de granda plimulto, responde al la konduto de Rusio suspektata pri interveno en la prezidentecan elekton de Usono en la lasta jaro.

Laŭ la leĝprojekto, Usono aldonos en la liston de sankcioj grandan nombron da rusoj, kiuj estas suspektataj pri atenco kontraŭ homaj rajtoj, korupto, liverado de armiloj al Sirio, partopreno en la reta atako efektivigita de la rusa registaro kaj komercaj rilatoj kun departementoj de sekreta servo kaj defendo de Rusio. Krome, la sankcioj estos truditaj ankaŭ al la rusaj sektoroj de mina industrio, metalo, transporto kaj fervojo.

La leĝprojekto preskribas, ke kiam usona prezidento intencas malstreĉi aŭ haltigi ekzistantajn rimedojn de sankcio kontraŭ Rusio, la Kongreso povas komenci ekzamenan proceduron.

Merkrede la Federacia Reserva Direktantaro de Usono deklaris altigi baznivelan interezprocenton per 25 bazaj punktoj ĝis la nivelo inter 1% ĝis 1,25%. Tio estis la dua altigo en la kuranta jaro kaj konformas al ĝenerala atendo de la merkato.

Tiutage post regula kunveno, la Federacia Rezervo publikigis deklaron, dirante, ke informoj ekde majo montris, ke la labormerkato daŭre fortiĝis kaj la ekonomio de Usono milde kreskis. En la pasintaj kelkaj monatoj la konsumado de usonaj familioj realtiĝis kaj investo de entreprenoj en fiksaj aktivoj daŭre plivastiĝis.

Eksa ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon estis proponita kiel nova prezidanto de la etika komisiono de la Internacia Olimpika Komitato. La Internacia Olimpika Komitato voĉdonos pri la propono en sia 130a plena sesio en la perua ĉefurbo Limo septembre.

Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach diris, ke estas honoro por la Internacia Olimpika Komitato, ke Ban akceptis la kandidatigon. Li aldonis, ke Ban estas vaste rekonita pro siaj lojaleco, respondeco kaj honesteco en publika servo, kaj delonge li estas ankaŭ intima partnero de la olimpika movado.

Ban servis kiel ĝenerala sekretario de UN dum la jaroj de 2007 ĝis 2016. Li diris, ke li havas la honoron pri la kandidatigo por prezidanteco de la etika komisiono de la Internacia Olimpika Komitato kaj estas modesta kaj respondeca pri la ofico.

Marde, Robert Pepper, kunordiganto de UN pri Humanitara Helpo kaj Disvolvo de Okupata Teritorio en Palestino, reasertis, ke se Israelo efektivigos la decidon pri redukto de elektroprovizo al Gazao, tio certe kaŭzos kompletan paralizon de bazaj servoj de gravaj departementoj kiel purigado, akvoprovizado kaj traktado de malpura akvo, kaj alportos katastrofan rezulton al la regiono.

Pepper alvokis la Palestinan Nacian Aŭtoritaton, Hamas kaj Israelon meti publikan intereson de civitanoj en Gazao sur la unuan lokon, kaj alpreni necesajn rimedojn por eviti pli multajn humanitarajn katastrofojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin