Novaĵoj (Junio 16)

(GMT+08:00) 2017-06-16 17:08:36     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de junio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la plej alta leĝdona organo ekzamenos novajn leĝprojektojn; UN decidis establi oficejon pri batalo kontraŭ terorismo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La plej alta leĝdona organo de Ĉinio okazigos sian dumonatan sesion de la 22a ĝis la 27a de junio, laŭ deklaro publikigita ĵaŭde post kunveno de prezidantoj.

Zhang Dejiang, prezidanto de la Kostanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, prezidis la kunvenon de prezidantoj.

Laŭ la ĵaŭda kunveno, leĝdonantoj en la venonta sesio ekzamenos la projekton de leĝo pri nacia spionado, reviziitan projekton de la Leĝo pri Preventado kaj Regado de Akvopoluo, kaj reviziitan projekton de la Leĝo pri Kreskigo de Malgrandaj kaj Mezgrandaj Entreprenoj.

Leĝdonantoj diskutos pri leĝprojektoj, inkluzive de reviziitaj projektoj de leĝoj pri nacia himno, preventado kaj regado de grundpoluo, kaj publikaj bibliotekoj, kaj amendita projekto de la leĝoj pri administra proceduro, civila proceduro kaj aliaj.

Ĉinio ĵetis sian unuan iksoradian spacteleskopon por observi nigrajn truojn, pulsarojn kaj gamaradiajn eksplodojn, per la portoraketo Changzheng-4B el Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en la dezerto Gobio en nordokcidenta Ĉinio je la 11a horo ĵaŭde matene.

La 2,5-tuna Malmola Iksoradia Modula Teleskopo, nomata Sagaco, estis sendita en la orbiton de 550 kilometroj super la tero por helpi sciencistojn pli bone kompreni la evoluadon de nigraj truoj, kaj la fortajn magnetajn kampojn kaj la internojn de pulsaroj.

Per la teleskopo, sciencistoj ankaŭ studos kiel uzi pulsarojn por navigado de kosmoŝipo, kaj serĉi gamaradiajn eksplodojn respondajn al gravitaj ondoj.

Kiel la rezulto de la saĝo kaj klopodoj de kelkaj generacioj de ĉinaj sciencistoj, Sagaco antaŭenpuŝos la disvolvadon de kosma astronomio kaj plibonigos la kosman iksoradian sond-teknikon en Ĉinio.

La kargokosmoŝipo Tianzhou-1 kaj la kosma laboratorio Tiangong-2 de Ĉinio finis sian duan enorbitan refuelizon je la 6a horo kaj 28 minutoj ĵaŭde posttagmeze.

La dua enorbita refuelizo, daŭranta proksimume du tagojn, plu provis la refuelizan teknologion de Ĉinio kaj cementis teknikajn rezultojn de la unua refuelizo.

Tianzhou-1, la unua kargokosmoŝipo de Ĉinio, estis ĵetita en la 20a de aprilo el la ĉina suda provinco Hainan, kaj ĝi plenumis aŭtomatan kuplon kun la orbitanta kosmolaboratorio Tiangong-2 en la 22a de aprilo.

La du kosmoŝipoj finis sian unuan enorbitan refuelizon en la 27a de aprilo, en la orbito de 393 kilometroj super la tero.

Kiam Tianzhou-1 kaj Tiangong-2 fariĝis kombinaĵo, okazis spacsciencaj eksperimentoj kaj aplikoj.

Laŭ la plano de flugo, Tianzhou-1 flugos ĉirkaŭ Tiangong-2 kaj poste ili duafoje kupliĝos.

Ĉina delegito diris ĵaŭde, ke ĉiuj landoj devas sekvi la celojn kaj principojn de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Leĝo de la Maro kaj antaŭenigi justan kaj racian maran ordon.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, faris la rimarkojn en la 27a Konferenco de Partioj de la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro. Li diris, ke la konvencio havas ekvilibran difinon pri rajtoj, interesoj kaj devoj de ĉiuj landoj en malsamaj maroj kaj liveras leĝan kadron por maraj aktivecoj.

Wu diris, ke ĉiuj partioj devas respekti la principan spiriton kaj leĝdonan volon de la konvencio, kaj ĝuste interpreti kaj apliki klaŭzojn de la konvencio. Li emfazis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al la respondeco kaj roloj de la Internacia Tribunalo de la Leĝo de la Maro, la Komisiono pri la Limoj de la Kontinenta Breto kaj la Internacia Marfunda Aŭtoritato en protekto de mara ordo, ekspluato kaj protekto de maraj resursoj, kaj esperas, ke la tri institucioj plenumos siajn proprajn funkciojn kaj ludos siajn rolojn. Li aldonis, ke ĉi-jare Ĉinio plu donacos monon al koncernaj konfidofondusoj de la Komisiono pri la Limoj de la Kontinenta Breto kaj la Internacia Marfunda Aŭtoritato por monhelpi fakulojn el evoluantaj landoj partopreni en rilataj laboroj.

La Ĝenerala Asembleo de UN ĵaŭde aprobis rezolucion, decidante rekonstrui la kadron de UN pri batalo kontraŭ terorismo, establi apartan oficejon por kunordigi ĉi-rilatajn klopodojn de la sistemo de UN, kaj fortigi subtenon al la membroj por altigo de kontraŭterorisma kapablo.

Peter Thomsen, prezidanto de la 71a Ĝenerala Asembleo de UN, diris en la kunveno, ke tio estas la unuafoja grava institucia reformado de post la enoficiĝo de António Guterres kiel ĝenerala sekretario de UN. La aprobo de la rezolucio plialtigos kapablon de la membroj en efektivigo de la Tutmonda Strategio de UN pri Batalo Kontraŭ Terorismo.

Tiutage Guterres publikigis deklaron pere de sia proparolanto, dirante, ke li bonvenigas aprobon de la rezolucio, kaj esperas, ke ĉi-foja reformo de la framo de UN pri batalo kontraŭ terorismo akcelos klopodojn de UN pri prevento de konfliktoj kaj antaŭenpuŝo de longtempa paco kaj disvolvado.

Ĵaŭde sudkorea prezidento Moon Jae-in diris, ke se Nord-Koreio ne disvolvos plu nuklean misilon, Sud-Koreio volas fari senkondiĉan dialogon kun ĝi.

Moon esprimis tion tiutage posttagmeze partoprenante en la ceremonio memore al 17-jariĝo de la publikigo de la Komuna Deklaracio de Sud-Koreio kaj Nord-Koreio.

Moon samtempe diris, ke Sud-Koreio promesis pozitive klopodi por antaŭenpuŝi efektivigon de la Komuna Deklaracio subskribita en la 19a de septembro kaj la interkonsento subskribita en la 13a de februaro por solvi la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo.

Ĵaŭde la usona Senato voĉdone aprobis leĝprojekton pri preno de sankcioj kontraŭ Irano, inkluzive de reviziita projekto pri efektivigo de sankcioj kontraŭ Rusio. La leĝprojekto estos submetita al la usona Ĉambro de Reprezentantoj por ekzameno.

Tiutage la usona Senato aprobis la leĝprojekton per 98 pozitivaj voĉoj kontraŭ 2 negativaj. Laŭ la leĝprojekto Usono prenos sankciojn kontraŭ homoj, kiuj partoprenis en la balistmisila plano de Irano, kaj tiuj, kiuj faris komercon kun ili, prenos sankciojn ankaŭ kontraŭ la islama revolucia gvardio suspektata pri partopreno en terorismo, kaj samtempe fortigos armilan embargon kontraŭ Irano.

Antaŭe la aprobita leĝprojekto nur konsistis el la enhavo pri sankcioj kontraŭ Irano, tamen poste la usona Senato aldonis reviziitan projekton kontraŭ Rusio, kaj volas ricevi pli grandan subtenon de la usona Blanka Domo.

Proparolanto de ĝenerala sekretario de UN publikigis deklaron, kondamnante atakon kontraŭ civiluloj en la somalia ĉefurbo Mogadiŝo.

La deklaro diris, ke ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres kondolencas familiojn de la mortintoj kaj aprezas la reagon de la somaliaj sekurectrupoj. Li diris, ke UN subtenos plu la klopodojn de la registaro kaj popolo de Somalio por paco kaj stabileco de la lando.

Restoracio de iu hotelo en la distrikto Hodan de la ĉefurbo estis atakita per aŭtobombo merkrede nokte. La atakanto stiris la aŭton en la hotelon kaj eksplodigis ĝin ĉe la enirejo de la restoracio. Poste li ostaĝigis almenaŭ 20 homojn en la restoracio kaj alfrontis kontraŭ policanoj. Laŭ la somalia polico, almenaŭ 18 homoj estis mortigitaj kaj 19 aliaj vunditaj.

La somalia ekstremisma grupo Al Shabaab deklaris sian respondecon pri la atako.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin