Ĉina vicĉefministro substrekis konstruon de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2017-06-16 20:50:13     Redaktoro:Yu

Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli diris vendrede, ke Ĉinio devas klopodi por kontrui la Zonon kaj Vojon en la vojon de paco, prospero, malfermo kaj novigo kaj en la vojon ligitan kun civilizacioj.

Zhang faris la rimarkojn dum parolado en laborkonferenco pri la iniciato de la Zono kaj Vojo. Zhang diris, ke lokaj aŭtoritatoj devas eksciti la silkvojan spiriton de paco kaj kunlaboro, malfermiteco kaj inkluziveco, reciproka lernado kaj reciproka profito por antaŭenpuŝi la iniciaton.

Zhang diris, ke por konstrui la iniciaton en sekuran kunlaboran medion, Ĉinio devas integri la iniciaton kun la disvolvaj strategioj de aliaj landoj laŭ la Zono kaj Vojo, altigi la kapablon de transmara sekureca protekto kaj krei medion de komuna kontribuo kaj komunaj profitoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin