La naŭa markola forumo okazas en Xiamen

(GMT+08:00) 2017-06-18 15:50:56     Redaktoro:Xiong

La 18an de junio la naŭa markola forumo solene okazas en la urbo Xiamen, la provinco Fujian. Yu Zhengsheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco ĉeestis la malferman ceremonion kaj faris salutparoladon.

En la parolado Yu Zhengsheng, komisiite de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, esprimis varman gratulon pri la okazigo de la naŭa markola forumo kaj sinceran saluton al la samnacianoj el la du bordoj, precipe el Tajvano.

Yu Zhengsheng emfazis, ke senhezite gardi la principon pri unu Ĉinio, konstantigi la evoluigon de la duborda ekonomio kaj socio en harmonio, akceli la pacan unuiĝon de la patrujo… ĉio ĉi tio estas misio de la dubordaj samnacianoj, kiuj devas por neceso fari sian kontribuon por potencigi la patrujon, prosperigi la nacion kaj feliĉigi la popolon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin