Novaĵoj (Junio 19)

(GMT+08:00) 2017-06-19 17:44:54     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19a de junio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke BRICS-landoj atendas pli striktan kunlaboron; Ĉinio kaj Brazilo konsentis fortigi fiskan kaj financan kunlaboron. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

La kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el BRICS-landoj Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko inaŭguriĝis lunde en la Ŝtata Gastejo Diaoyutai en Pekino.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dum la parolado en la malferma ceremonio, ke la BRICS-landa mekanismo rapide kreskis kaj fariĝis granda arbo danke al la forta gvidado de la kvin ŝtatestroj kaj komuna klopodo de la kvin landoj en la pasintaj dek jaroj post sia fondiĝo, kaj la kunlaboro inter BRICS-landoj fariĝis pli grava. La porcio de la kvin landoj en la monda ekonomio kreskis de 12% ĝis 23%, kaj ili dediĉis pli ol 50% da kontribuo al la ekonomia kresko de la mondo. Wang diris, ke la kunlaboro inter la kvin landoj etendiĝis de ekonomio al politiko kaj kulturo kaj fariĝis ampleksa, multkampa kaj diversnivela strukturo. Krome, la kvin landoj dediĉis sian saĝon kaj prezentis sian solvon al traktado de tutmondaj defioj.

Li aldonis, ke tiu ĉi jaro markas la komencon de la dua jardeko de la BRICS-landa mekanismo, kaj kiel la deĵoranta prezidanto-lando, Ĉinio volas labori kun ĉiuj aliaj membroj por malfermi oran jardekon de BRICS-landoj kaj kontribui por stabileco kaj prospero de la mondo kaj sana disvolvado de multflankismo.

Altrangaj financaj oficialuloj el Ĉinio kaj Brazilo dimanĉe konsentis pliintensigi kunlaboron en fiska kaj financa kampoj por antaŭenpuŝi duflankan ampleksan strategian partnerecon.

Financaj oficialuloj de ambaŭ landoj kunvenis en Ŝanhajo dimanĉe antaŭ la dua kunveno de financaj ministroj kaj estroj de centraj bankoj de BRICS-landoj.

La dimanĉa kunveno estis kunprezidita de Shi Yaobin, ĉina vicministro pri financo, kaj lia brazila paralelulo Marcello Estevao.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn kaj atingis interkonsenton pri multaj temoj inkluzive de makroekonomia politiko, strukturoreforma politiko, kunlaboro en la kadroj de la grupoj 20 kaj BRICS, impostpolitiko, financa kaj investa kunlaboro.

Shi diris, ke Ĉinio volas plifortigi kunordigon de makroekonomia politiko, kunlabori kun Brazilo por plibonigi tutmondan regadon kaj serĉi pli da potencialo en dudirekta investo. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Brazilo estas gravaj emerĝantaj ekonomioj kaj gravaj membroj de la grupoj 20 kaj BRICS, kaj la du flankoj devas esplori eblecon en fiska kaj financa kunlaboro por fari bonan preparadon por la pintkunveno de BRICS-landoj en septembro.

Marcello diris, ke Ĉinio kaj Brazilo havas grandan potencialon por pli da kunlaboro, kaj kiel emerĝantaj merkatoj kaj membroj de la grupo BRICS, la du landoj faris kontribuojn al monda ekonomio. Li aldonis, ke Brazilo atendas grandan sukceson de la septembra pintkunveno de BRICS-landoj.

Dimanĉe la ĉina ambasadorejo en Laoso diris, ke ĉina civitano estis pafmortigita vendrede en Xaysomboun-provinco de Laoso. Nun Laoso enketas pri la okazaĵo.

Tiutage ĉina ambasadorejo en Laoso diris en averto pri sekureco, ke la ambasadorejo jam postulis, ke la laosa registaro trovu la mortiganton kaj prenu efikajn rimedojn kiel eble plej rapide por protekti ĉinajn civitanojn kaj instituciojn en Laoso.

Dimanĉe portugala sekretario pri internaj kaj ŝtataj aferoj Jorge Gomes diris, ke jam 62 homoj mortis kaj 54 homoj vundiĝis en la arbara brulego en centra Portugalio. La portugala registaro jam deklaris urĝan staton de la lando kaj komencis 3-tagan funebron ekde la 18a de junio.

La polico diris, ke la brulego estis kaŭzita de tondro kaj fulmo. La polico jam trovis la arbon trafitan de tondro kaj fulmo.

Vespere de la 17a de junio portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa atingis la okazejon kaj gvidis la savadon. Li ankaŭ funebris pri la viktimoj.

La Partio de Marŝanta Respubliko estrata de franca prezidento Emmanuel Macron dimanĉe gajnis grandan plimulton en la fina balotado de la Nacia Asembleo, la malsupra ĉambro de la parlamento, kio ebenigis la vojon al la franca plej juna ŝtatestro por regi la politikan potencon en la kvin-jara oficperiodo.

Laŭ la rezulto de nekompleta kalkulado, publikigita de la Ministerio de Internaj Aferoj, la koalicio de la Partio de Marŝanta Respubliko kaj la centrula partio Demokratia Movado gajnis 294 sidlokojn de la malsupra ĉambro, pli multe ol la nombro de 289, bezonata por esti majoritato.

Laŭ prognozo de kelkaj opinisondaj institucioj, la koalicio espereble gajnos ĉirkaŭ 355 sidlokojn.

Iranaj amaskomunikiloj raportis lunde, ke la irana Islama Revolucia Gvardio pafis kelkajn ter-terajn misilojn el militbazoj en okcidenta Irano por bati teroristajn celojn en la siria orienta regiono Deir ez-Zor.

La irana novaĵ-agentejo Fars diris, ke la Islama Revolucia Gvardio publikigis deklaron, dirante, ke la agado estas por reagi al krimoj faritaj de teroristoj en la ĉefurbo Tehrano en la 7a de junio, kaj la misiloj sukcese trafis destinitajn celojn.

La Islama Revolucia Gvardio pafis entute ses mezdistancajn balistajn misilojn. Tamen ĝi ne publikigis precizan tipon.

La usona mararmeo konfirmis lunde, ke mortis ĉiuj sep mararmeanoj malaperintaj post kolizio inter la misil-ekipita destrojero USS Fitzgerald kaj filipina kontenerŝipo en sabato. La mararmeo diris dimanĉe en deklaro, ke savantoj jam eniris spacojn en la ŝipo, kiu estis difektita dum la kolizio, kaj trovis la kadavrojn de kelkaj malaperintaj mararmeanoj, kvankam ĝi ne precizigis la nombron.

Pakistana kaj afgana oficialuloj diris sabate vespere, ke malaperis du funkciuloj de la Pakistana Konsulejo en la afgana orienta urbo Jalalabad.

La oficialuloj diris, ke la du funkciuloj vojaĝis al Pakistano per tera vojo vendrede, sed ne povis atingi la kruciĝon Torkham inter la du landoj.

Pakistana oficialulo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke pakistanaj aŭtoritatoj en Afganio formale informis koncernajn afganajn oficialulojn pri la okazaĵo kaj serĉis ilian helpon por sekura revenigo de la malaperintaj funkciuloj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin