Xi Jinping: BRICS ne paliĝis en sia koloro

(GMT+08:00) 2017-06-19 19:25:46     Redaktoro:Xiong

La 19an de junio, en Pekino, la ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kolektive kun Lavrov, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj, Mashabane, sudafrika ministro pri tiaj, Nunes, brazila ministro pri tiaj, kaj Singh, barata ministro pri tiaj. Tiuj ministroj estas en Ĉinio por ĉeesti la kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj el la BRICS-ŝtatoj. Xi Jinping diris, ke la kunlabora mekanismo de la BRICS-ŝtatoj funkciis jam dek jarojn, kaj tiuj ŝtatoj, alte tenante en la manoj la standardon de evoluigo, ade marŝu antaŭen en la dua jardeko de orbrilo.

Xi Jinping gratulis, ke la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el la BRICS-ŝtatoj sukcese okazis, kaj dankis, ke la ŝtatoj ĉiuj donis sian subtenon al Ĉinio kiel al prezidanto-ŝtato de BRICS.

Xi Jinping emfazis: "La kunlabora mekanismo de la BRICS-ŝtatoj daŭris jam dek jarojn, sed BRICS ne paliĝis en sia koloro. Kaj en la venonta nova ora jardeko ni devos havi tian antaŭvidon kaj tian fidon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin