Kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el BRICS-ŝtatoj okazis en Pekino

(GMT+08:00) 2017-06-19 20:51:57     Redaktoro:Xiong

La 19an de junio la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el BRICS-ŝtatoj okazis en la nacia hotelo Diaoyutai en Pekino. La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, prezidis la kunvenon kaj Mashabane, sudafrika ministro pri eksterlandaj aferoj, Nunes, brazila ministro pri tiaj, Lavrov, rusa ministro pri tiaj, kaj Singh, barata ministro pri tiaj, ĉeestis ĝin.

En sia parolado Wang Yi diris, ke la kunlabora mekanismo ekzistis jam dek jarojn, kaj dum la dek jaroj ĝi evoluis rimarkinde, kaj ke ĉi-jare la BRICS-ŝtatoj alvenigis la komencojaron de sia dua jardeko, kaj Ĉinio, kiel deĵoranta prezidanto-ŝtato de BRICS en ĉi jaro, volas kune kun ĉiuj aliaj kvar ŝtatoj, akiri pli multajn fruktojn en la dua "ora jardeko".

Wang Yi emfazis, ke la kunveno de gvidantoj el la BRICS-ŝtatoj okazos septembre en Xiamen; ĝi estos grava kunveno kaj donos profundan influon sur la estontecan evoluadon de la kunlaboro de la BRICS-ŝtatoj; kaj Ĉinio volas, kune kun ĉiuj aliaj kvar ŝtatoj, aktive fari preparan laboron por ĝi.

Post la kunveno la kvinlandaj ministroj kune intervidiĝis kun raportistoj.

Kaj poste publikiĝis Bulteno pri la Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj el la BRICS-ŝtatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin