Ĉinio atendas pli striktan kunlaboron inter BRICS-landoj

(GMT+08:00) 2017-06-19 14:41:16     Redaktoro:Yu

La kunveno de ministroi pri eksterlandaj aferoj el BRICS-landoj Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko inaŭguriĝis lunde en la Ŝtata Gastejo Diaoyutai en Pekino.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dum la parolado en la malferma ceremonio, ke la BRICS-landa mekanismo rapide kreskis kaj fariĝis granda arbo danke al la forta gvidado de la kvin ŝtatestroj kaj komuna klopodo de la kvin landoj en la pasintaj dek jaroj post sia fondiĝo, kaj la kunlaboro inter BRICS-landoj fariĝis pli grava. La porcio de la kvin landoj en la monda ekonomio kreskis de 12% ĝis 23%, kaj ili dediĉis pli ol 50% da kontribuo al la ekonomia kresko de la mondo. Wang diris, ke kunlaboro inter la kvin landoj etendiĝis de ekonomio al politiko kaj kulturo kaj fariĝis ampleksa, multkampa kaj diversnivela strukturo. Krome, la kvin landoj dediĉis sian saĝon kaj prezentis sian solvon al traktado de tutmondaj defioj.

Li aldonis, ke tiu ĉi jaro markas la komencon de la dua jardeko de la BRICS-landa mekanismo, kaj kiel la deĵoranta prezidanto-lando, Ĉinio volas labori kun ĉiuj aliaj membroj por malfermi oran jardekon de BRICS-landoj kaj kontribui por stabileco kaj prospero de la mondo kaj sana disvolvado de multflankismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin