62 homoj mortis pro arbara brulego en Portugalio

(GMT+08:00) 2017-06-19 11:40:53     Redaktoro:Pluveta

Dimanĉe portugala sekretario pri internaj kaj ŝtataj aferoj Jorge Gomes diris, ke jam 62 homoj mortis kaj 54 homoj vundiĝis en la arbara brulego en centra Portugalio. La portugala registaro jam deklaris urĝan staton de la lando kaj komencis la 3-tagan funebron ekde la 18a de junio.

La polico diris, ke la brulego estis kaŭzita de tondro kaj fulmo. La polico jam trovis la arbon trafitan de tondro kaj fulmo.

Vespere de la 17a de junio portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa atingis la okazejon kaj gvidis la savadon. Li ankaŭ funebris pri la viktimoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin