Ĉina civitano estis pafmortigita en Laoso

(GMT+08:00) 2017-06-19 13:54:38     Redaktoro:Pluveta

Dimanĉe la ĉina ambasadorejo en Laoso diris, ke ĉina civitano estis pafmortigita vendrede en Xaysomboun-provinco de Laoso. Nun Laoso enketas pri la okazaĵo.

Tiutage ĉina ambasadorejo en Laoso diris en averto pri sekureco, ke la ambasadorejo jam postulis, ke la laosa registaro trovu la mortiganton kaj prenu efikajn rimedojn kiel eble plej rapide por protekti ĉinajn civitanojn kaj instituciojn en Laoso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin