Lankao elradikigas malriĉecon per disvolvado de muzikilofarado

(GMT+08:00) 2017-06-20 15:21:24     Redaktoro:Selena

La gubernio Lankao situas en la suda parto de Henan-provinco. En la historio la Flava Rivero plurfoje ŝanĝis sian fluejon, formante grandan aeron de salitaj grundoj en la gubernio, kaj pro tio Lankao estis markita per malriĉeco. Antaŭ 50 jaroj, multaj paŭlovnioj estis kultivitaj, ĉar per tio oni povis transformi la salitajn grundojn en normalajn. Tagon post tago tiuj paŭlovnioj kreskis, lokanoj komencis produkti muzikilojn per tiuj arboj kaj vendis ilin tra la tuta lando. Kaj tio alportas grandajn enspezojn por lokanoj.

Plejpartaj muzikilofarejoj troviĝas en la urbeto Guyang de Lankao-gubernio, pro tio la urbeto jam fariĝas fama urbeto de muzikiloj. Kompartia estro de la urbeto, Dong Wenxuan, konigis, ke vilaĝanoj de 10 el 48 vilaĝoj de la urbeto sin okupas pri muzikilofarado, kaj la vilaĝo Xuchang estas plej fama.

"Pli ol 50 el 105 familioj de la vilaĝo Xuchang okupiĝas pri muzikilofarado, kaj la metio estas krianta nomkarto de la vilaĝo."

Same kiel diris la kompartia estro, pli ol duono de vilaĝanoj entreprenas muzikilofarejojn, kaj ceteraj homoj laboras en tiuj farejoj. Diversaj sonoj en agordado kaj provado de instrumentoj aŭdiĝas ĉie en la vilaĝo. La malriĉa vilaĝo sin turnas al muzika vilaĝo.

Xu Huibo kaj lia edzino Xing Na funkciigas farejon de guĉin-o, ĉina antikva sepkorda plukinstrumento kaj nun ili havas sian registritan markon. Xu Huibo diris al raportisto, ke ili vendas ĉirkaŭ dek milojn da guĉin-oj en ĉiu jaro, per instrumentofarado ilia vivo estas pli kaj pli bona. Lastatempe ili komencis malfermi sian butikon en interreto.

"Ni organizis teamon por funkciigi la retan butikon, nuntempe surreta vendo de instrumentoj okupas ĉirkaŭ 60% de tutaj negocoj."

Ili ankaŭ varbis samvilaĝanojn kaj homojn de najbaraj vilaĝoj por ke tiuj malriĉuloj havu pli da enspezoj.

Nuntempe la metio jam havas sian integran sistemon, formante ĉefajn kolonajn fakojn, ekz. instrumentofaradon kaj prilaboron de plato en la gubernio, kaj kreante pli 20 famajn markojn de instrumentoj. Laŭ statistiko de Asocio de Ĉinaj Instrumentoj de la gubernio Lankao, sume 2200 homoj sin liberigis de malriĉeco pro muzikilofarado.

La bezono al laborantoj estas pli kaj pli granda sekve de disvolvado de la industrio. Vilaĝanoj, kiuj antaŭe laboris aliloke por vivteni sin kaj sian familion, sinsekve revenis kaj laboras en la instrumentofarejoj. Ne plu ekzistas problemoj de restaj infanoj kaj maljunuloj, al kiuj mankas zorgo.

Kompreneble disvolvado de la industrio estas nedisigebla de subteno de la registaro. La aŭtoritatoj speciale establis industrian zonon kaj helpis al vilaĝanoj kolekti monon. Samtempe areo de kultivitaj paŭlovnioj pligrandiĝas por realigi kontinuigeblan disvolvon.

Antaŭ 50 jaroj, oni plantis paŭlovniojn por fari la salitan grundon uzebla, kaj nun tiuj paŭlovnioj estas uzataj en muzikilofarado kaj plibonigi la homan vivon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin