Dokumenta filmo "Ĉina Teo – Panaceo de la Oriento" gajnis 6 premiojn de usona Premio Emmy

(GMT+08:00) 2017-06-20 20:41:27     Redaktoro:Ĝoja

Vespere de la 10a de junio en konkurso por usona Premio Emmy (Emmy Awards) la dokumento filmo "Ĉina Teo – Panaceo de la Oriento" gajnis la premiojn: la plej bona dokumenta filmo, la plej bona reĝisoro, la plej bona filmado, la plej bona muntado, la plej bona scenaro kaj la plej bona lumuzado. La filmo estis farita kunlabore de Akademio pri Teokulturo sub ĉina Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato, Konfueca Instituto sub la usona Universitato Kennesaw kaj la usona Georgia Publika Brodkasta Stacio, la usona Fonduso Freeman kaj la konfueca instituto helpis finance kaj kune produktis la filmon


En la nomo de la produkt-teamo s-ro Jin Kehua, direktoro de la konfueca instituto ricevis la premiojn.

Por fari la filmon, en 13 monatoj laborantoj sinsekve vizitis ĉinajn Ŝanhajon, Hangzhou-urbon, Lin'an-urbeton, Chaozhou-urbon kaj Pekinon. La filmo konsistas el la 5 ĉapitroj: fonto de teo, specoj de teo, kulturo de teo, saniga rolo de teo kaj evoluado de teo en Usono. Per belaj kaj vivplenaj bildoj, la filmo rakontas pri la mirinda ĉina teo.

Aprile de la jaro 2016 la filmo estis elsendata en televida stacio. Laŭ statistiko, pli ol 150 mil usonanoj spektis la filmon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin