Wan Chunxiang, instruistino sur Qinghai-altebenaĵo

(GMT+08:00) 2017-06-20 11:13:42     Redaktoro:Xiong

instruistino Wan Chunxiang (dekstre)

Instruistino Chunxiang naskiĝis kaj kreskis en la subprovinco Guoluo, ŝiaj gepatroj estas instruistoj en tiu loko. Sub la influo de ŝia familio, ŝi elektis instruistan lernejon en Xining, ĉefurbo de la provinco Qinghai. Poste ŝi revenis al hejmloko por fari instruadon. 17 jaroj pasis, ŝi havas profundan amikecon kun siaj lernantoj. Ŝi diris, ke ŝi ne nur instruas en kurso, sed kulturas homojn. Pri siaj lernantoj, ŝi diris: "Mi ne postulas ilin ricevi bonan noton ĉe la ekzameno, sed ili devas scii kiel konduti en la socio. Nun ili tuj diplomiĝos. Mi instruis ilin 6 jarojn. Nun mi ne volas disiĝi kun ili."

Pri plano en la estonteco, instruistino Chunxiang diris, ke ŝi volas daŭre fari instruadon por havigi al infanoj inspirajn spertojn en la lernado.

En la subprovinco Guoluo estas multaj instruistoj similaj al Wan Chunxiang. Ili ne timas malfacilan cirkonstancon, forlasinte pli bonan ŝancon, kaj restas sur la altebeneĵo por eduki infanojn kaj por doni al la infanoj bonan estontecon. Vicestro de Qinghai Eduka Departemento Yang Fayu diris: "Senprujna sezono en Qinghai estas mallonga. Ĉiujare la vintro estas longa kaj malvarma. En kelkaj lokoj ne estas karbo, nur ligno. En tiu loko, la cirkonstanco estas tre malfacila por ankaŭ instruistoj."

Laŭ konigo, granda manko en Qinghai estas nacia edukado, precipe en Tibeto. En la lastaj jaroj, la registaro de la provinco Qinghai prenis kelkajn rimedojn por akceli la nacian edukadon kaj fari instruistojn pli bone fartaj. Cheng Jun, oficisto de Qinghai Eduka Departemento, diris: "En 2016, la provinco Qinghai faris senpagan trejnadon por estontaj instruistoj en fakoj de la ĉina kaj la tibeta lingvoj. Ni altigis salajron de instruistoj. Krome ni establis premian sistemon por instruistoj en kamparo. Ekzemple en la subprovinco Guoluo, se instruisto faros edukadon dum 20 jaroj, do li ricevos premion de 30 mil juanoj; se li faros edukadon dum 25 jaroj, do li ricevos premion de 50 mil juanoj; se li faros edukadon dum 30 jaroj, do li ricevos premion de 80 mil juanoj."

Pri tiuj rimedoj, Yang Fayu diris: "Kial ni plenforte altigas salajron de instruistoj? Do ni nur volas restigi la elstarajn instruistojn kaj sentigi al ili glorecon."


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin