Novaĵoj (Junio 20)

(GMT+08:00) 2017-06-20 16:54:09     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 20a de junio, marde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina kaj kanada ĉefministroj diskutis pri rilatoj kaj internaciaj demandoj; okazis la 3a Forumo de Ministroj pri Sano el Ĉinio kaj Mez- kaj Orient-Eŭropaj Landoj en Hungario. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj kanada ĉefministro Justin Trudeau telefone konversaciis lunde por diskuti pri rilatoj inter la du landoj kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Dum la konversacio, Li diris, ke Ĉinio kaj Kanado akiris novan progreson en interŝanĝo kaj kunlaboro en diversaj kampoj; la ekonomia kaj financa strategia dialogo inter la du landoj estis komencita, kaj la tria kunveno pri esploro de ebleco de la starigo de liberkomerca zono okazos baldaŭ.

Li rimarkigis, ke Ĉinio volas fortigi kunordigon de disvolvaj strategioj kun Kanado, profundigi kunlaboron en komerco kaj investo, pura energio, mediprotekto, agrikulturo kaj aliaj kampoj surbaze de reciproka respekto kaj plibonigo de reciproka konfido, kaj aktive antaŭenigi kunlaboron kun Kanado en disvolvado de triapartiaj merkatoj, por akceli liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo kaj realigi pli grandan disvolviĝon de ĉina-kanadaj rilatoj.

Trudeau diris, ke kanada-ĉinaj rilatoj estis en fortika disvolviĝo, kun daŭra profundiĝo de duflanka kunlaboro en ĉiuj kampoj. Kanado volas subteni altnivelan interŝanĝon kun Ĉinio, antaŭenigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, koncentri klopodojn por puŝi esploran diskuton pri la kanada-ĉina liberkomerca regiono al atingo de substancaj rezultoj en frua dato, disvolvi gravajn punktojn de kunlaboro kun Ĉinio en turismo kaj aliaj kampoj, kaj havi striktan komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio pri internaciaj kaj regionaj demandoj.

Lunde en Budapeŝto okazis la 3a Forumo de Ministroj pri Sano el Ĉinio kaj Mez- kaj Orient-Eŭropaj Landoj. Ĉina vicĉefministro Liu Yandong kaj ŝia hungara paralelulo Zsolt Semjen ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladojn.

Liu diris, ke la mekanismo de kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj en Mez- kaj Orient-Eŭropo akiris riĉajn atingojn de post sia establo antaŭ kvin jaroj. Ĉinio akcelas la konstruon de la plano Sana Ĉinio. Mez- kaj orient-eŭropaj landoj estas ligilo de kunlaboro kaj interŝanĝoj inter Azio kaj Eŭropo, kaj profundigi la kunlaboron inter Ĉinio kaj landoj en Mez- kaj Orient-Eŭropo en sano ne nur helpas la traktadon de tutmonda prisana defio, sed ankaŭ forte akcelos kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj konstruon de "sana silkvojo".

En la forumo kun la temo "plibonigi popolan sanon" estis publikigita Deklaracio de Budapeŝto.

Prezidanto de la Nacia Paralimpika Komitato de Ĉinio Zhang Haidi estis proponita kiel unu el la kvar kandidatoj, kiuj konkuros por sukcedi Philip Craven kiel prezidanto de la Internacia Paralimpika Komitato (IPK).

La Internacia Paralimpika Komitato diris en deklaro, ke Zhang konkuros pri la posteno kun kandidatoj inkluzive de Patrick Jarvis el Kanado, Andrew Parsons el Brazilo kaj John Petersson el Danio.

Je nul horo lunde, Sud-Koreio fermis la reaktoron 1 de la nuklea centralo Kori por ĉiam. Prezidento Moon Jae-in ĉeestis ceremonion de la fermo. Li diris, ke la fermo de la reaktoro 1 estas la deirpunkto de sennukleigo de la lando kaj ankaŭ la turnopunkto de sekura Sud-Koreio. La epoko de pura energio estas celo de la lando en politiko pri energio.

Moon diris, ke akcidento de la nuklea centralo en Fukushima de Japanio mortigis pli ol 1 300 homojn kaj la rekonstruo post la katastrofo kostis 194 miliardojn da usonaj dolaroj. Sennombraj homoj estis influitaj de la akcidento. La akcidento montris, ke la nukleenergio ne estas sekura, nek malmultkosta, nek mediamika. Post la akcidento en Fukushima, multaj okcidentaj evoluintaj landoj reduktis instalitan kapaciton de generatoro, tamen Sud-Koreio kontraŭe iris kaj fariĝis la lando kun plej densaj nukleaj centraloj en la mondo kaj la instalita kapacito de nuklea generatoro por tersurfaca unuo okupas la unuan lokon en la mondo.

Sud-Koreio havas 25 nukleajn centralojn kaj okupas la sesan lokon en la mondo. La produkto de nukleaj centraloj okupas 35% de la totala elektroprodukto de la lando. La reaktoro 1 estas la unua nuklea centralo konstruita de Sud-Koreio kaj ekfunkciis en la 29a de aprilo, 1978.

Moon diris, ke estonte la lando amplekse denove esploros la politikojn pri nukleenergio, nuligos politikon pri nukleenergio kiel ĉefa elektroprodukto kaj iros al sennuklea epoko. Sud-Koreio abolos planojn de konstruataj nukleaj centraloj kaj ne plilongigos plu dezajnan vivon de nukleaj centraloj.

Definitivaj rezultoj publikigitaj de la franca Ministerio de Internaj Aferoj lunde konfirmis, ke la franca Partio de Marŝanta Respubliko estrata de prezidento Emmanuel Macron gajnis grandan plimulton en la Nacia Asembleo.

La koalicio gvidata de la Partio de Marŝanta Respubliko gajnis 350 el entute 577 sidlokoj de la Nacia Asembleo.

Statistikoj de la ministerio montris, ke la Partio de Marŝanta Respubliko kaj la centrula partio Demokratia Movado gajnis 302 kaj 48 sidlojn respektive, pli multe ol la nombro de 289, bezonata por esti absoluta plimulto en la Nacia Asembleo.

Rusio lunde interrompis kunlaboron kun Usono en siria aerspaco pro tio, ke la koalicio gvidata de Usono paffaligis sirian militaviadilon dimanĉe.

La rusa Ministerio de Defendo diris en deklaro, ke ĝi finas kunlaboron kun la usona flanko en la kadro de la Memorando pri Preventado de Okazaĵoj kaj Aviada Sekureco en operacioj en Sirio ekde la 19a de junio, kaj postulas ĝisfundan enketon de la usona komandejo pri la okazaĵo.

Laŭ la deklaro, usona batalaviadilo dimanĉe paffaligis sirian bombaviadilon, kiu plenumis taskon de batalo por subteno al registaraj trupoj kondukantaj ofensivon kontraŭ teroristoj de la Islama Ŝtato en ĝia fortikaĵo proksima al Raqqa.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres lunde vokis internacian komunumon elimini seksperforton en konflikto per traktado de radikalaj kaŭzoj de tiaj krimoj.

Guterres diris en mesaĝo okaze de la Internacia Tago por Elimino de Seksperforto en Konflikto, ke seksperforto en konflikto estas taktikoj de terorismo kaj milito, uzataj strategie por humiligo, malhonoro kaj detruo kaj ofte por kampanjo de etna purigado. Li diris, ke la UN faras ĉian klopodon por trakti la radikalajn kaŭzojn de konflikt-rilata seksperforto per preventa diplomatio, antaŭenigo de packonstruo kaj disvolvado, instigo al nacia agado kaj elimino de seksa diskriminacio.

La 19an de junio de 2015, la Ĝenerala Asembleo de la UN adoptis rezolucion por proklami la 19an de junio ĉiujare la Internacia Tago por la Elimino de Seksperforto en Konflikto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin