Ili feliĉas de floraj kampoj

(GMT+08:00) 2017-06-20 09:15:48     Redaktoro:Xiong

Je kvindek kilometroj for de Xining, la rezidurbo de la provinco Qinghai, trovas sin la vilaĝo Bianmaguo, fame konata pro floroj, kiu situas en la tibeta distrikto Shuobei de la gubernio Datong. En la tempo de du jaroj, danke al la helpado de la loka registaro, la vilaĝo, kiu kuŝas en profunda valo ĉirkaŭita de grandaj montoj kaj de sterila tero, faris sin tre karakteriza turismloko, kiu siavice kreis multajn laborpostenojn por lokanoj.

La vilaĝo altas averaĝe 2 800 metrojn super la mara nivelo kaj loĝataj de 612 hanoj kaj tibetanoj, kiuj lastaj konsistigas 70 procentojn de la tuta loĝantaro. Antaŭe ĉi tie plantiĝis nur tritiko, kolzo kaj sojfabo, kaj la kamparanoj gajnis el ĉiu muo po malpli ol ses cent juanojn. En 2015 la vilaĝo, por konduki la vilaĝanojn al riĉeco, enmetis 13 milionojn da juanoj por formi la grandan bienon "Maro da Floroj" sur montodeklivo kaj starigi ekonomion de vilaĝa turismo.

Sun Hao estas projektisto de la programo de la flora bieno. Li engaĝiĝis en la desegnado de la pejzaĝoj el floraj kampoj. Li opiniis, ke la baza konstruado de la flora bieno multe ŝuldiĝas al la sistema subtenado de diversaj fakoj de la loka registaro

 

"Tiu ĉi cementa vojo estas konstruigita de la trafika fako. En la pasinta jaro estis tre malfacile, ke oni irigaciis la florajn kampojn, kaj en 2015, kiam estis tre ĝena momento, alvenis la akvoproviza fako – ĝi masonigis por ni tri basenojn. Kaj kun ili ni nun facile irigacias la teron."

Post la konstruado de du jaroj la bieno "Maro da Floroj" jam estas plejparte formita: 600 muoj da tero, sur kiu etendiĝas pli ol tridek specoj de floroj; en la pejzaĝa regiono sterniĝas ŝoseo tri aŭ kvar kilometrojn longa; kaj krome, estas aŭtoparkejo kun ĉ. dek mil kvadrataj metroj, kvar rigardejoj, kaj du ornamaj koridoroj po je cent metroj.

Nuntempe en la bieno sin okupas dudek ĝis tridek regulaj laborantoj, kiuj faras sarkadon kaj plantadon de floroj. Dum la prospera sezono la floraj kampoj bezonas pli grandnombrajn manojn, kaj tiam ĉiutage sur la deklivoj laboras pli ol cent homoj. Ili plantas, akvumas, kaj purigas. Dank' al la bieno dek familioj plej malriĉaj en la vilaĝo havigis al si regulan laboron, kaj ankaŭ aliaj ĉ. 150 lokanoj solvis sian problemon de okupo.

Zhong Gawen, kiu nun aĝas 64 jarojn kaj de post la forpaso de la edzo vivas kun sia filino, estis unu el la plej malriĉaj vilaĝanoj. De la jaro 2015 ŝi laboras en la bieno "Maro da Floroj". Ŝi plantas florojn, sarkas bedojn, kaj ĉiumonate lukras al si du mil juanojn kaj pli. Nun ŝia vivo ĉiam pli boniĝas, kaj ŝi eĉ povas finance subteni la lernadon de sia filino en supera mezlernejo.

La bieno de la vilaĝo Bianmaguo kuntrenis multe da aliaj servoj. En la jaro 2016 en la vilaĝo oni tenas dek hejmrestoraciojn, dek unu te-ĝardenetojn, kaj dek kvin prezentbudojn por indiĝenaj frandaĵoj. La vilaĝa jarenspezo nun sumiĝas je pli ol kvar milionoj da juanoj.

Kaj la familio de Zheng Shengjin konsistas el ses homoj. Ili kaj la generacioj antaŭ ili ĉiuj estas kamparanoj, – ili do vivis mizeran vivon.

En la jaro 2015 la loka registaro helpis la familion malfermi hejmrestoracion, kies pladoj estas ĉefe el verdaj kaj indiĝenaj naturaĵoj. En la vigla sezono la restoracio povas samtempe akcepti pli ol cent klientojn, kaj ĉiutaga enspezo estas super dek mil juanoj. Nur kelkajn jarojn poste la familio de Zheng Shengjin jam restas en prospero.

Kiel la vilaĝo Bianmaguo, ankaŭ aliaj dek vilaĝoj de la tibeta distrikto Shuobei, helpe de la loka registaro, faris sin en turismajn lokojn, kaj per tio la vilaĝanoj sin liberigis de malriĉeco kaj kuras al pli bela perspektivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin