Novaĵoj (Junio 21)

(GMT+08:00) 2017-06-21 16:51:56     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 21a de junio, merkrede. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina kargokosmoŝipo finis duan kuplon kun spacolaboratorio; Ĉinio publikigis blankan libron pri narkotaĵa krimo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

La ĉina kargokosmoŝipo Tianzhou-1 finis sian duan kuplon kun la spacolaboratorio Tiangong-2 je la 2a horo kaj 55 minutoj lunde posttagmeze, post flugado ĉirkaŭ la spacolaboratorio.

Tianzhou-1 disiĝis de Tiangong-2 lunde matene kaj restis je distanco de kvin kilometroj malantaŭ la spacolaboratorio dum proksimume 90 minutoj. Poste, ĝi estis ordonita flugi ĉirkaŭ Tiangong-2 de malantaŭe al distanco de kvin kilometroj antaŭ la spacolaboratorio. Dum la flugado, Tianzhou-1 kaj Tiangong-2 turniĝis en duoncirklo.

La eksperimentoj provis kulpan teknologion en malsamaj direktoj, kio estas tre grava por la konstruado de kosmostacio.

Tianzhou-1, la unua kargokosmoŝipo de Ĉinio, estis ĵetita la 20an de aprilo en la ĉina suda provinco Hainan, kaj ĝi finis aŭtomatan kuplon kun la orbitanta spacolaboratorio Tiangong-2 en la 22a de aprilo.

La du spacoveturiloj finis sian unuan enorbitan refuelizon en la 27a de aprilo kaj la duan en la 25a de junio.

Laŭ blanka libro publikigita en mardo, Ĉinio traktis 541 000 narkotaĵajn krimojn kaj kondamnis 543 000 krimulojn en la periodo de 2012 ĝis 2016.

La blanka libro, publikigita de la Plej Supera Popola Juĝejo, montris, ke krimoj rilataj al narkotaĵoj estis inter la plej rapide pliiĝantaj.

En 2012, narkotaĵaj krimoj okupis 7,73 procentojn de totalaj krimaj kazoj, sed en 2016 la nombro kreskis ĝis 10,54 procentoj.

Ye Xiaoying, ĉefjuĝisto de la Plej Supera Popola Juĝejo, diris, ke narkotaĵaj krimoj vastiĝis tutlande, tamen ili aperis ĉefe en suda, sudokcidenta, orienta kaj centra Ĉinio. Ŝi aldonis, ke Ĉinio traktis multajn kazojn pri kontrabando, produktado kaj komerco de narkotaĵoj kaj ankaŭ tiujn pri novaj narkotaĵoj. La Plej Supera Popola Juĝejo ĉiam persistas pri severa traktado de narkotaĵaj krimoj laŭ la leĝo.

Ĉina delegito marde vokis Palestinon kaj Israelon sin deteni kaj rekomenci pacan intertraktadon per efektivaj agoj por realigi la du-ŝtatan solvon en frua dato.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en publika debato de la Sekureca Konsilio de la UN pri la palestina demando. Liu diris, ke la internacia komunumo devas sekvi la ĝustan direkton de la fondo de palestina ŝtato kaj la paca kunekzisto de Palestino kaj Israelo. Starigi palestinan ŝtaton kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo kaj kun plena suvereneco surbaze de la landlimo de 1967 estas neforprenebla rajto de la palestina popolo kaj ankaŭ la ŝlosilo por solvado de la palestina demando. Ĉiuj partioj devas firme antaŭenigi la pacan procezon surbaze de "tero por paco", du-ŝtata solvo, la araba iniciato kaj rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio.

Liu aldonis, ke Ĉinio estas firma subtenanto de la justa afero de la palestina popolo kaj aktiva mediacianto pri paco inter Palestino kaj Israelo.

Marde la usona Financa Ministerio proklamis enkonduki sankciojn kontraŭ 38 individuoj kaj entoj por reagi al agoj de Rusio en la demando de Ukrainio.

La Financa Ministerio diris en deklaro, ke novaj rimedoj de sankcio celas bati individuojn kaj entojn, kiuj evitis la nunajn sankciojn.

Laŭ la novaj rimedoj, estas frostigitaj la aktivoj de tiuj individuoj kaj entoj en Usono, kaj usonanoj estas malpermesataj negoci kun ili.

Usona financa ministro Steven Mnuchin diris, ke la usona registaro sin dediĉas al protekto de ukraina suvereneco per diplomatia maniero, kaj la novaj sankcioj celas doni premon al Rusio. Li diris, ke Usono ne forlasos sankciojn kontraŭ Rusio, escepte se Rusio observos sian promeson en la Minska Interkonsento.

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov diris marde, ke Rusio prenos rilatajn rimedojn por reagi al la novaj sankcioj de Usono kontraŭ la lando.

Ryabkov diris dum intervjuo kun la internacia novaĵ-agentejo Hodiaŭa Rusio, ke Rusio bedaŭras la pliajn sankciojn de Usono. Li diris, ke la usona flanko refoje rezignis la ŝancon bonigi rilatojn kun Rusio, kaj Rusio prenos kontraŭrimedojn pri tio.

Ryabkov aldonis, ke la usona ago malobeis la antaŭan deklaron pri plibonigo de rilatoj kun Rusio. Li akcentis, ke Rusio ne ŝanĝos sian politikon pro la novaj sankcioj de Usono, kaj la rusaj individuoj en la listo de sankcio ne povos estis damaĝitaj.

Vladimir Dzabarov, la unua vicprezidanto de la Komitato pri Internaciaj Aferoj en la Federacia Konsilio de Rusio, diris, ke Usono grandigis sankciojn kontraŭ Rusio sen objektiva kialo, kaj el tio oni povas vidi neniun ŝanĝiĝon de duflankaj rilatoj. Li diris, ke la rusa flanko devas analizi influon de la sankcioj kaj ellabori kontraŭrimedojn.

La 20a de junio estas la Monda Tago de Rifuĝintoj. Tiutage ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres alvokis por solvado de la demando de rifuĝintoj kaj protekto de iliaj rajtoj. Li urĝis trakti radikalajn kaŭzojn de la krizo per politika formo kaj vokis evoluintajn landojn preni sur sin pli da devoj.

En la gazetara konferenco en la stabejo de la UN, Guterres diris, ke en la lastaj jaroj, evoluintaj landoj fermis landlimojn al rifuĝintoj, rifuzis ilin kaj eĉ akuzis ilin pri rilatoj kun terorismaj atakoj. Li alvokis, ke la internacia komunumo sufiĉe respektu la rajtojn de rifuĝintoj. Ĉiuj landoj devas establi sistemon pri protekto de rifuĝintoj kaj sufiĉe konscii, ke humanismo ne povas radikale solvi la krizon de rifuĝintoj kaj nur politika formo povas solvi la demandon de la konflikto, kiu kaŭzis grandan nombron da rifuĝintoj. Li diris, ke evoluantaj landoj akceptis 80% de la rifuĝintoj en la mondo, kaj la evoluintaj landoj devas liveri pli da financa subteno al tiuj landoj kaj akcepti pli multajn rifuĝintojn.

La Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj lunde publikigis raporton, dirante, ke ĝis la fino de 2016, la nombro de rifuĝintoj kaj senhejmuloj en la mondo kalkuliĝis al 65,6 milionoj, kaj la nombro de rifuĝintoj kalkuliĝis al 22,5 milionoj. En la raporto publikigita de la komisarejo marde, 400 mil burundaj rifuĝintoj fuĝis al Demokratia Respubliko Gongo, Tanzanio, Zambio, Ugando kaj Ruando. Tanzanio akceptis preskaŭ 241,7 milojn da rifuĝintoj.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres marde kondamnis teroristan atakon efektivigitan en hotelo en la antaŭurbo de la malia ĉefurbo Bamako, kiu mortigis almenaŭ kvin homojn.

Loka oficialulo diris, ke kvar gastoj kaj unu soldato de la malia sekurectrupo estis mortigitaj dimanĉe en la atako de radikaluloj en la feriejo Kangaba Le Campement en la antaŭurbo de Bamako. Radikala grupo ligita al Al-Qaeda deklaris sian respondecon pri la atako lunde.

Deklaro publikigita de proparolanto de Guterres diris, ke la ĝenerala sekretario esprimas sian kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj ankaŭ al la popolo kaj registaro de Malio kaj deziras rapidan resaniĝon al la vunditoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin