Trapano

(GMT+08:00) 2017-06-21 16:54:47     Redaktoro:Zhao
TRAPANO

(Suso Moinhos)


Kuregi en Trapano

laŭ la ter-glavo la maron fendanta.

La maro!

batanta ambaŭflanke,

la sangon agordanta laŭ si, laŭvente.

Spiradi forte

pozidoniojn

en atlantikajn vejnojn

preskaŭ markole, preskaŭ herkule,

kaj plu hasti.

Atingi la finon, fortreson, rokaron,

kaj iĝi insulo.

Levanzu! Favignana! Marèttimu!

La maro!

(Noto: Trapano estas havenurbo en Sicilio, Italio; Levanzu, Favignana, Marèttimu estas tri insuletoj).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin