Ĉinio publikigis blankan libron pri narkotaĵa krimo

(GMT+08:00) 2017-06-21 13:23:48     Redaktoro:Yu

Laŭ blanka libro publikigita en mardo, Ĉinio traktis 541 000 narkotaĵajn krimojn kaj kondamnis 543 000 krimulojn en la periodo de 2012 ĝis 2016.

La blanka libro, publikigita de la Plej Supera Popola Juĝejo, montris, ke krimoj rilataj al narkotaĵoj estis inter la plej rapide pliiĝantaj.

En 2012, narkotaĵaj krimoj okupis 7,73 procentojn de totalaj krimaj kazoj, sed en 2016 la nombro kreskis ĝis 10,54 procentoj.

Ye Xiaoying, ĉefjuĝisto de la Plej Supera Popola Juĝejo, diris, ke narkotaĵaj krimoj vastiĝis tutlande, tamen ili aperis ĉefe en suda, sudokcidenta, orienta kaj centra Ĉinio. Ŝi aldonis, ke Ĉinio traktis multajn kazojn pri kontrabando, produktado kaj komerco de narkotaĵoj kaj ankaŭ tiujn pri novaj narkotaĵoj. La Plej Supera Popola Juĝejo ĉiam persistas pri severa traktado de narkotaĵaj krimoj laŭ la leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin