La ĉina kargokosmoŝipo Tianzhou-1 finis sian duan kuplon kun la spacolaboratorio Tiangong-2 je la 2a horo kaj 55 minutoj lunde posttagmeze, post flugado ĉirkaŭ la spacolaboratorio.
Tianzhou-1 disiĝis de Tiangong-2 lunde matene kaj restis je distanco de kvin kilometroj malantaŭ la spacolaboratorio dum proksimume 90 minutoj.
Poste, ĝi estis ordonita flugi ĉirkaŭ Tiangong-2 de malantaŭe al distanco de kvin kilometroj antaŭ la spacolaboratorio. Dum la flugado, Tianzhou-1 kaj Tiangong-2 turniĝis en duoncirklo.
La eksperimentoj provis kulpan teknologion en malsamaj direktoj, kio estas tre grava por la konstruado de kosmostacio.
Tianzhou-1, la unua kargokosmoŝipo de Ĉinio, estis ĵetita la 20n de aprilo en la ĉina suda provinco Hainan, kaj ĝi finis aŭtomatan kuplon kun la orbitanta spacolaboratorio Tiangong-2 en la 22a de aprilo.
La du spacoveturiloj finis sian unuan enorbitan refuelizon en la 27a de aprilo kaj la duan en la 25a de junio.