Fokusoj de la Semajno (Jun. 23)

(GMT+08:00) 2017-06-22 10:12:13     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde, ke la kunlaboro inter BRICS-landoj montris fortan viglecon dum la lastaj dek jaroj.

Wang faris la rimarkojn en la malferma ceremonio de la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj internaciaj rilatoj el BRICS-landoj, kiun ĉeestis rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov, sud-afrika ministro pri eksterlandaj aferoj Maite Nkoana-Mashabane, brazila ministro pri eksterlandaj aferoj Aloysio Nunes kaj hinda ŝtatministro por eksterlandaj aferoj Vijay Kumar Singh.

Wang diris, ke la kunlaboro inter BRICS-landoj havas grandan gravecon, ĉar la porcio de la kvin landoj en la tutmonda ekonomio kreskis de 12% ĝis 23% en la pasinta jardeko, kaj ili dediĉis duonon da kontribuo al la tutmonda kresko. Komerco kaj investo inter la kvin landoj draste kreskis, kaj ilia kunlaboro grandiĝis de ekonomio al politikaj kampoj kaj interpopolaj interŝanĝoj. BRICS-landoj fortigis kunordigon en la kadro de la UN kaj G20 por defendi la interesojn de evoluantaj landoj kaj dediĉis saĝon por trakti tutmondajn defiojn. Li aldonis, ke ĉi tiu jaro markas la komencon de la dua jardeko de la kvinopa kunlaboro, kaj Ĉinio servas kiel deĵoranta prezidanto de la grupo BRICS. Ĉinio volas labori kun ĉiuj flankoj por kontribui al stabileco kaj prospero de la mondo kaj ankaŭ al la sana disvolviĝo de multflankismo.

La usona Ministerio de Financo diris, ke Usono marde prenis aldonajn sankciojn kontraŭ Rusio pri agoj en Ukrainio, enigante 38 individuojn kaj entojn en la nigran liston.

La Ministerio de Financo diris, ke la celataj individuoj kaj entoj inkluzivas enton, kiu partoprenis en la evitado de ekzistantaj sankcioj, du rusajn registarajn oficialulojn kaj du individuojn agantajn por registara oficialulo. La nigra listo inkluzivas ankaŭ du entojn, kiuj estas posedataj aŭ regataj de individuo antaŭe difinita, kaj 11 individuojn kaj entojn, kiuj negocas en Krimeo.

Laŭ la rimedoj, ĉiu posedaĵo aŭ intereso de la difinitaj personoj en Usono estos frostigita, kaj transakcioj de usonanoj kun tiuj personoj estas ĝenerale malpermesitaj.

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov diris marde, ke Rusio prenos rimedojn por reagi al la novaj sankcioj de Usono kontraŭ la lando.

Ryabkov diris dum intervjuo kun la internacia novaĵ-agentejo Hodiaŭa Rusio, ke Rusio bedaŭras la pliajn sankciojn de Usono. Li diris, ke la usona flanko refoje rezignis la ŝancon bonigi rilatojn Kun Rusio, kaj Rusio prenos kontraŭrimedojn pri tio.

Ryabkov aldonis, ke la usona ago malobeis la antaŭan deklaron pri plibonigo de rilatoj kun Rusio. Li akcentis, ke Rusio ne ŝanĝos sian politikon pro la novaj sankcioj de Usono, kaj la rusaj individuoj en la listo de sankcio ne povos esti damaĝitaj.

Definitivaj rezultoj publikigitaj de la franca Ministerio de Internaj Aferoj lunde konfirmis, ke la franca Partio de Marŝanta Respubliko estrata de prezidento Emmanuel Macron gajnis grandan plimulton en la Nacia Asembleo, kio ebenigis la vojon al la franca plej juna ŝtatestro por regi la politikan potencon en la kvin-jara oficperiodo.

La koalicio gvidata de la Partio de Marŝanta Respubliko gajnis 350 el entute 577 sidlokoj de la Nacia Asembleo.

Statistikoj de la ministerio montris, ke la Partio de Marŝanta Respubliko kaj la centrula partio Demokratia Movado gajnis 302 kaj 48 sidlokojn respektive, pli multe ol la nombro de 289, bezonata por esti absoluta plimulto en la Nacia Asembleo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin