Novaĵoj (Junio 22)

(GMT+08:00) 2017-06-22 17:06:01     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 22a de junio, ĵaŭde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio prenos rimedojn por plibonigi kundividan ekonomion; Ĉinio kaj Usono okazigis la Unuan Diplomatian kaj Sekurecan Dialogon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Gvidprincipo pri plibonigo de kundivida ekonomio estis aprobita merkrede en la administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang.

Laŭ la gvidprincipo, la sektoro ĝuos pli facilan alireblecon, pli grandan politikan travideblecon kaj bonan protekton de leĝaj rajtoj de platformaj kompanioj, resurs-liverantoj kaj konsumantoj. La gvidprincipo celas krei favoran medion por daŭripova novigado.

Li diris, ke oni devas konfidi la kundividan ekonomion kiel revigligan forton en la ekonomia kresko de Ĉinio. La kundivida ekonomio de Ĉinio, ebligita per Interreto Plus, ludas rolon por sorbi troan produktkapablon kaj krei novajn laborpostenojn per diversaj novaj modeloj de negoco.

Laŭ la raporto, la merkata spezo de la kundivida ekonomio de Ĉinio en 2016 atingis 3,45 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 505 miliardoj da usonaj dolaroj), pli multe je 103% ol en la antaŭa jaro.

Merkrede en Vaŝingtono, ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi, usona ŝtatsekretario Rex Tillerson, usona ministro pri defendo James Mattis kunprezidis la Unuan Diplomatian kaj Sekurecan Dialogon inter Ĉinio kaj Usono.

Yang diris, ke la sukcesa renkontiĝo de prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Donald Trump en Mar-Lago montris direkton kaj faris planon por la duflankaj rilatoj en la nova epoko. Sub kuna gvidado de la du ŝtatestroj en la lastaj jaroj, la duflankaj rilatoj akiris novajn pozitivajn atingojn. La du flankoj devas firme kapti la ĝeneralan direkton de disvolviĝo de la duflankaj rilatoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn por akiri pli da pozitivaj atingoj.

La du flankoj opiniis, ke estas ege grave teni altnivelan kontakton. En la pintkunveno de la Grupo 20 en Hamburgo julie la renkontiĝo de la du ŝtatestroj akiros pozitivajn fruktojn. La du flankoj atendas okazigi tri altnivelajn dialogojn pri ekonomio, leĝplenumo kaj interreta sekureco, sociaj kaj interhomaj interŝanĝoj en la kuranta jaro.

La ĉina flanko rimarkigis, ke la du flankoj devas ĝuste rigardi strategian intencon unu al la alia. La ĉina strategio estas tre klara, tio estas sekurigi la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, atingi la "du centjarajn celojn" kaj realigi la ĉinan revon de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio. Ĉinio sekvos plu la vojon de paca disvolviĝo kaj klopodos por starigi novtipajn internaciajn rilatojn kun kunlaboro kaj kungajno kiel kerno kaj konstrui komunumon de komuna estonteco. Krome, Ĉinio sin dediĉos por protekti internacian sistemon kun la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN kiel la kerno kaj antaŭenpuŝi la internacian ordon en pli justa kaj racia direkto. La du flankoj devas respekti unu la alian pri politika sistemo kaj disvolva vojo, suvereneco, teritoria integreco kaj disvolvaj interesoj kaj garantii sanan kaj stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Usono montris, ke ĝi konscias kontinuan kaj rapidan disvolviĝon de Ĉinio kaj ne intencas deteni aŭ malfortigi Ĉinion, sed volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj evoluigi longdaŭrajn kaj konstruemajn rilatojn kun Ĉinio. La du flankoj devas fortigi dialogon kaj kunlaboron kaj akceli pacon, stabilecon kaj prosperon de la azipacifika regiono.

Ĉinio reasertis siajn starpunktojn en la demandoj pri Tajvano kaj Tibeto kaj la gravecon, ke Usono plenumu siajn promesojn. Usono diris, ke la usona registaro persistas en la politiko de unu Ĉinio. Usono agnoskis, ke Tibeto estas integra parto de Ĉinio, kaj ĝi ne subtenas secesian aktivecon en Ĉinio.

Inaŭguriĝis la altnivela dialogo pri malriĉec-redukto kaj disvolviĝo inter Ĉinio kaj Afriko kaj Ĉina-Afrika Forumo de Pensfabrikoj merkrede en la konferenca centro de la Afrika Unio en Adis-Abebo. Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio Moussa Faki Mahamat ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladojn.

Wang diris en la inaŭguro, ke en Afriko preskaŭ 400 milionoj da homoj vivas sub malriĉa linio kaj en Ĉinio pli ol 40 milionoj da homoj ankoraŭ ne sin liberigis el malriĉeco. Ĉinio kaj Afriko devas kune klopodi por elimini malriĉecon kaj realigi kunan disvolviĝon, tio estas devo kaj kuna celo de la ĉina kaj afrika popoloj kaj ankaŭ la bezono de la homaro por progreso kaj disvolviĝo. Li diris, ke Ĉinio volas fortigi interŝanĝon de spertoj en ŝtatregado kun Afriko, trovi avantaĝojn kaj kunlaboran direkton de la du flankoj kaj diskuti pri rimedoj de malriĉec-redukto de Afriko, konformaj al ĉiuj afrikaj landoj. Ĉinio volas dividi siajn spertojn kun afrikaj amikoj, sed absolute ne metos sian volon sur aliajn landojn.

Faki bonvenigis ĉinajn specialistojn kaj erudiciulojn viziti la stabejon de la Afrika Unio por interŝanĝi spertojn pri malriĉec-redukto. Li esperis, ke la platformo de interŝango fruktigos la duflankan kunlaboron.

Ĉina delegito merkrede diris, ke Afganio alfrontas severajn defiojn en politiko, ekonomio kaj sekureco, kaj nun la ĉefa tasko estas revenigi la landon al stabileco kaj sekureco.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en publika kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN. Li diris, ke la internacia komunumo devas forte subteni Afganion en konstruado de naciaj sekurectrupoj por fortigi ĝian memdefendan kapablon kaj efike trakti minacojn de terorismo, translandaj krimoj kaj narkojaĵa kontrabando. Li aldonis, ke antaŭenigi nacian repacigon estas grava bazo por realigo de longedaŭra paco; plifortigi la regadon estas grava garantio de paco kaj rekonstruo; kaj integriĝo en regionan disvolvadon estas grava elirejo de paco kaj disvolvado de la lando.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres merkrede publikigis deklaron, urĝe vokante ĉiujn konfliktajn partiojn en Sirio fari plejeblon por protekti civilulojn.

La siria norda urbo Raqqa estas sub intensa aeratako, ĉar la koalicio gvidata de Usono batalas por kapti la fortikaĵon de la Islama Ŝtato. Raportoj diris, ke almenaŭ 300 civiluloj estis mortigitaj ekde marto pro kontinua konflikto.

Guterres diris en deklaro, ke li estas maltrankvila pri la suferoj en Sirio, en kiu civiluloj estas mortigitaj, vunditaj aŭ delokitaj kaj hospitaloj kaj lernejoj estas celataj. Li aldonis, ke la UN kaj humanitaraj partneroj faras ĉion eblan por bremsi la suferadon en Raqqa kaj tuta Sirio.

La iraka armeo diris merkrede, ke radikaluloj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato detruis la moskeon al-Nuri kaj ĝian minareton en la malnova urbo de Mosulo.

La Komandejo de la Kontraŭterorisma Servo diris en deklaro, ke tiutage la irakaj trupoj avancis plu al la malnova urbo de Mosulo, kaj kiam ili estis je ĉirkaŭ 50 metroj proksime al la moskeo al-Nuri, radikaluloj de la Islama Ŝtato faris historian krimon. Ili eksplodigis la moskeon kaj la minareton kun longa historio.

Jared Corey Kushner, bofilo de usona prezidento Donald Trump, altranga sekureca konsilisto de la Blanka Domo, merkrede atingis Israelon kaj interparolis kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu por puŝi Israelon kaj Palestinon rekomenci pacan intertraktadon en frua dato.

La Blanka Domo diris en deklaro, ke Kushner vizitas Israelon por plenumi la promeson de Trump pri klopodo por atingo de ampleksa pacinterkonsento inter Israelo kaj Palestino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin