Qinghai-altebenaĵo donas grandan atenton al deviga edukado

(GMT+08:00) 2017-06-22 17:43:52     Redaktoro:Xiong

Yang Fayu


La areo de la provinco Qinghai estas ĉirkaŭ 720 mil kvadrataj kilometroj. Kun meza altitudo de 3000, la provinco havas pli ol 5.8 milionojn da homoj, kaj inter ili la nacimalplimultoj okupas 48%. La nombro de lernejoj en Qinghai estas 2998, kaj inter ili estas 1157 lernejoj kun 1140 mil lernantoj en deviga edukado kaj la nacimalplimultaj lernantoj okupas pli ol 53%. Qinghai prenas specialajn rimedojn kaj profundigas reformadon por disvolvi la nacian edukadon. Yang Fayu, vic-estro de Qinghai Eduka Departemento, diris: "La malfacilo de laboro pri edukado en Qinghai estas nacia edukado. Estas ses subprovincoj en Qinghai kaj inter ili kvin estas tibetaj aŭtonomaj subprovincoj. Tial la malfacilo estas nacia edukado, nome la edukado en Tibeto."

En 1992 en Qinghai, la enirlernejaj procentoj de infanoj en la aĝo taŭga por vizitado de lernejo estas respektive 64.67% en nacimalplimultaj regionoj, 78.23% en nacia aŭtonomaj subprovincoj kaj 47.3% en paŝta regiono. En 2002, tiuj nombroj estas 92.1% en nacimalplimultaj regionoj, 93% en nacia aŭtonomaj subprovincoj kaj 80% en paŝta regiono. Ĝis la jaro 2016, la enirlernejaj procentoj de lernantoj en antaŭlerneja edukado, alta edukado kaj deviga edukado respektive estas 81.21%, 81.98% kaj 93.69%. La infanoj de lerneja aĝo en nacimalplimultaj regionoj havas garantion pri siaj rajtoj de edukado. Cui Tinghui, estro de Qinghai Eduka Departemento pri nacia edukado, diris, ke ilia nuna tasko estas plifirmigi tiun enirlernejan procenton. Li diris: "En deviga edukado, ni havas grandan taskon. Unue, ni devas daŭre plifortigi kaj altigi universaligo de la deviga edukado. Due, ni devas levigi la kvaliton de edukado."

Por levigi garantion de edukado en Tibeto kaj krei plibonan lernan kondiĉon, de 2016 Qinghai prenas la rimedon pri senpaga edukado por 15 jaroj. Krome Qinghai metas klason en la lokoj kun plibona kondiĉo, tial pli kaj pli multaj lernantoj lernis en la urboj Xining kaj Haidong. Yang Fayu diris: "En la lasta jaro, sub la subteno de la registaro en Qinghai, ni establis Sanjiangyuan Nacia Mez-lernejo. Tiu lernejo troviĝas en la urbo Xining kaj ĉefe akceptas lernantojn el subprovincoj Golog kaj Yushu."

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin