Qinghai-altebenaĵo donas grandan atenton al deviga edukado

(GMT+08:00) 2017-06-22 17:43:52     Redaktoro:Xiong

Ma Long

Ekde la Reformado kaj Malfermo, Ĉinio donas grandan atenton al edukado en Tibeto. Oni diris, ke antaŭe en Tibeto la plej bela pejzaĝo estas templo, nune la plej bela konstruaĵo estas lernejo. Samtempe Qinghai plenumis kulturadon de instruistoj en du lingvoj, nome la hana kaj tibeta lingvoj.

Ma Long estas instruisto pri matematiko en Sanjiangyuan Nacia Mez-lernejo. Li diplomiĝis el Qinghai Instruista Kolegio. En universitato, li volonte instruis en Zaduo kaj Yushu, iuj malproksimaj lokoj en Qinghai. Ma Long diris: "Tiam mi estis maltrankvila, kiam mi iris al tiuj malproksimaj lokoj. Tamen post tri monatoj tie, mi havas konfidon pri nia nacia edukado. Antaŭe mi ne eliris la urbon Xining, tamen nun mi iris al la malproksimaj lokoj kaj faris instruadon en tie. Mi estas fiera pri mi mem."

En 2016, Qinghai transdonis pli ol 3000 lernantojn al urboj kun plibonaj lernaj kondiĉoj. La penso de tiuj lernantoj pli kaj pli vastiĝis. Junuloj en ĉiuj nacioj estas estonteco de nia lando kaj espero de nia nacio, oni kredas, ke la rimedoj faritaj de la ĉina registaro certe alvenigos printempon de la nacia edukado.


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin