Novaĵoj (Junio 23)

(GMT+08:00) 2017-06-23 15:38:09     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 23a de junio, vendrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la koncepto "disvolviĝo akcelas homrajtojn" estas skribita en internacian homrajtan sistemon; Gvidantoj de la EU konsentis pri kontraŭterorismaj rimedoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde en Ĝenevo la 35a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN aprobis la rezolucion "Kontribuo de Disvolviĝo al Ĝuado de Ĉiuj Homaj Rajtoj" prezentitan de Ĉinio, klarigante komunan deziron de la internacia komunumo pri konstruado de la komunumo de komuna estonteco kaj difinante gravan kontribuon de disvolviĝo al ĝuado de ĉiuj homaj rajtoj. Estis la unua fojo, ke la Homrajta Konsilio adoptis rezolucion pri disvolviĝo.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la oficejo de la UN en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio, diris, ke disvolviĝo estas eterna temo de la homaro. Nur disvolviĝo povas garantii bazajn rajtojn kaj interesojn de popoloj. En la nuna mondo disvolviĝo estas neekvilibra, malriĉeco kaj malsato ankoraŭ ne estas elradikigitaj, kio konsistigas grandan obstaklon al popoloj en la ĝuado de homaj rajtoj. Antaŭenigi daŭripovan disvolviĝon, profitigi la tutan homaron kaj garantii, ke ĉiu ĝuas la homajn rajtojn kaj vivas kun digno, estas komuna demando de la internacia komunumo.

Ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi diris ĵaŭde en Vaŝingtono, ke Ĉinio volas subteni kontakton kaj kunordigon kun Usono pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo por mildigi streĉecon kaj akceli solvadon de la demando.

Yang faris la rimarkon dum renkontiĝo kun usona prezidento Donald Trump en la Blanka Domo.

Trump diris, ke Usono volas plibonigi kunlaboron kun Ĉinio pri la demando por realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo.

En la renkontiĝo, Yang transdiris al Trump sincerajn dezirojn de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rimarkigis, ke la du landoj akiris novajn kaj gravajn progresojn pri duflankaj rilatoj post la aprila renkontiĝo de la du ŝtatestroj en Florido. Ĉinio volas kunlabori kun Usono por sekvi la ĝeneralan direkton de kunlaboro, subteni altnivelajn interagojn, plivastigi reciprokprofitan kunlaboron kaj konvene trakti malkonsentojn surbaze de reciproka respekto por disvolvi plu duflankajn rilatojn.

Merkrede, Ĉinio kaj Usono okazigis la unuan diplomatian kaj sekurecan dialogon en la Ŝtata Departemento de Usono. Ĝi estas unu el kvar altnivelaj mekanismoj establitaj dum la aprila renkontiĝo inter Xi kaj Trump en Mar-Lago.

Yang diris, ke Xi atendas renkontiĝi kun Trump dum la Pintkunveno de la Grupo 20 julie en Hamburgo kaj gastigi la usonan prezidenton dum ŝtata vizito al Ĉinio post kelkaj monatoj.

Vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde en Amano, ke Ĉinio volas antaŭenigi rilatojn kun Jordanio en diversaj kampoj.

En gazetara konferenco kun sia jordania paralelulo Ayman Safadi, la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke estas granda spaco por pli da kunlaboro en la kampoj de komerco, ekonomio kaj kulturo.

Parolante pri la vizito de jordania reĝo Abdullah II al Ĉinio en 2015, Wang diris, ke ĉiam kreskis la nombro de ĉinaj turistoj al Jordanio. Li aldonis, ke estis pliigita kunlaboro inter Ĉinio kaj Jordanio en la kampoj de energio, infrastrukturo kaj transporto. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio liveros plu helpon al Jordanio por malpezigi la premon el la siriaj rifuĝintoj. Li ankaŭ emfazis la bezonon pri politika solvo al la palestina demando.

Safadi diris, ke Jordanio laboris kun ĉiuj koncernaj flankoj, inkluzive de Ĉinio, por fini la konflikton en Sirio. Li aldonis, ke Ĉinio estas la dua plej granda komerca partnero de Jordanio, kaj la du landoj laboras por esplori novajn kampojn de kunlaboro.

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk diris en gazetara konferenco, ke gvidantoj de la Eŭropa Unio ĵaŭde interkonsentis pri kontraŭterorismaj rimedoj.

Tusk diris, ke terorismo, kiu estas ankoraŭ grava minaco, estis la unua temo diskutita de la gvidantoj en la dutaga pintokunveno.

La gvidantoj konsentis pliigi klopodojn kontraŭ fremdaj terorismaj batalantoj, kiuj vojaĝis al Sirio kaj Irako por aliĝi al la ekstremismaj grupoj en la regiono. Tusk diris, ke ili volas fini laborojn pri la novaj sistemoj pri divido de la landlimaj informoj en tiu ĉi jaro. Krome, ili decidis labori kun la industrio por forigi ekstremismajn enhavojn en la reto, kiuj povas provoki terorismon.

Ĵaŭde rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris en Moskvo, ke Usono grandigis sankciojn kontraŭ Rusio, kio refoje metis la rilatojn inter la du landoj en danĝeron, kaj Rusio prokrastos renkontiĝon de vicministroj pri eksterlandaj aferoj de la du landoj, kiu estis planita por la 23a ĉimonate.

Lavrov diris, ke antaŭe Rusio jam prezentis al Usono la proponon pri normaligo de la rilatoj inter la du landoj, kaj nun ĝi atendas respondon de Usono.

Lastatempe plu malpliboniĝis la rilatoj inter Rusio kaj Usono. Lastatempe la usona armeo paffaligis batalaviadilon de la siria registara armeo en Sirio kaj malaperis la piloto. La rusa Ministerio de Defendo publikigis avizon, dirante, ke Rusio haltigos la plenumon de la rememorando pri sekureco de flugado en Sirio. Poste Usono efektivigis novajn sankciojn kontraŭ Rusio pri la ukraina demando.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres ĵaŭde deklaris la nomumon de Ghassan Salame el Libano kiel sia speciala reprezentanto kaj estro de misio de la UN en Libio.

Salame sukcedos Marteno Kobler el Germanio, kiu prenis la postenon en novembro de 2015.

Vicproparolanto de la UN Farhan Haq diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke sinjoro Salame alportas al ĉi tiu pozicio pli ol tri jardekoj da sperto en publika servo kaj akademia rondo. Li servis kiel la politika konsilisto al la Helpa Misio de la UN por Irako en 2003 kaj estis libana ministro pri kulturo de 2000 ĝis 2003.

La loka ĵurnalo Ahram raportis, ke la egipta kabineto ĵaŭde decidis longigi la krizostaton en la lando por pliaj tri monatoj.

La decido pri longigo de la krizostato estis farita dum kunveno de la kabineto. La 11an de aprilo la egipta parlamento aprobis la prezidentan decidon pri trimonata krizostato, je kelkaj tagoj post kiam bombatako en preĝejo mortigis almenaŭ 44 homojn en tiu nord-afrika lando.

Samtempe, la egipta Ministerio de Internaj Aferoj anoncis ĵaŭde, ke ĝiaj trupoj mortigis sep teroristojn rilatajn al kontraŭkristanaj atakoj. La ministerio diris, ke la teroristoj, kiuj kaŝis sin en montara regiono en la provinco Assuit, interŝanĝis pafojn kun policaj fortoj antaŭ ol ili estis mortigitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin