Alpaŝi al la ekonomia komunumo de Orienta Azio

(GMT+08:00) 2017-06-23 20:34:54     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 23a de junio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio tre prizorgas, ageme subtenas kaj partoprenas la kunlaboron "10 + 3" inter la trio: Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kaj inter la duo: Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN). Ĉi-jare estas la 20-jariĝo de la kunlabora mekanismo "10 + 3", kaj pro tio Ĉinio deziras, ke la kunlabora mekanismo evoluu pli vaste kaj pli profunde, precipe en financaj aferoj.

Tiutage la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj proklamis, ke la 15a Orientazia Forumo okazos de la 29a de junio ĝis la 1a de julio en Changsha, la rezidurbo de la provinco Hunan, kaj ĉeestos ĝin reprezentantoj oficialaj, industriaj kaj akademiaj el la landoj de ASAN kaj el Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kaj ankaŭ reprezentantoj el la sekretariejo de ASAN; kaj la partoprenantoj faros diskuton ĉirkaŭ la temo: "La kunlaboro "10 + 3" ĉe ties 20-jariĝo: alpaŝi al la ekonomia komunumo de Orienta Azio".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin