Ĉina oficialulo vokis por pli da klopodoj por solvi rifuĝintkrizon en Mezoriento

(GMT+08:00) 2017-06-24 12:40:17     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris vendrede, ke Ĉinio proponas pli da agoj por deteni la plimalboniĝon de la rifuĝint-krizo en Mezoriento kaj trovi solvon kiel eble plej baldaŭ.

Wang faris la rimarkojn en gazetara konferenco post renkontiĝo kun sia libana paralelulo Gebran Bassil en Bejruto dum unu-taga vizito al Libano. Li diris, ke rifuĝintoj ne estas enmigrintoj, kaj la internacia komunumo devas strebi por krei konvenajn kondiĉojn per serĉado de pli rapida solvo al tiklaj demandoj, por ke la rifuĝintoj revenu al siaj hejmoj.

Bassil diris, ke Libano estas sub grandega premo en gastigo de rifuĝintoj, plejparte el Sirio, kaj la mondo devas kompreni kaj subteni la leĝajn petojn de Libano pri la problemo de rifuĝintoj.

Laŭ la Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj, Libano gastigas entute 1,03 milionojn da siriaj rifuĝintoj, kiuj fuĝis el sia lando ekde la ribelo kontraŭ prezidento Bashar al-Asad, komencita en marto de 2011

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin