Sendito de ĉina prezidanto ĉeestis enoficiĝan ceremonion de serba prezidento

(GMT+08:00) 2017-06-24 12:57:19     Redaktoro:Yu

Laŭ la invito de la Serba Respubliko, Ji Bingxuan, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis la enoficiĝan ceremonion de la ĵus elektita serba prezidento Aleksandar Vucic en Beogrado vendrede.

Ji, ankaŭ vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, la plej alta leĝdona organo de Ĉinio, transdiris al Vucic gratulon kaj bondeziron de prezidanto Xi, dirante, Ĉinio kaj Serbio estas bonaj amikoj, kiuj dividas feliĉon kaj malfeliĉon, kaj la rilatoj inter la du landoj estas je sia plej alta punkto.

Ĉinio volas akceli reciprokan politikan konfidon kun Serbio kaj profundigi pragmatan kunlaboron, prenante la iniciaton de la Zono kaj Vojo kiel ŝancon.

Li rimarkigis, ke la du flankoj devas bone efektivigi la projektojn en la kampoj, kiel ekzemple infrastrukturo kaj energio por akceli progreson de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj.

Vucic dankis prezidanton Xi por la sendo de reprezentanto al la ceremonio de lia enoficiĝo kaj petis Ji transdoni liajn salutojn al prezidanto Xi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin