Prezidanto Xi postulas plenfortan savadon en terlavango en Sichuan

(GMT+08:00) 2017-06-24 17:39:00     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate ordonis plenforte savi homojn enterigitajn pro terlavango en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan.

La terlavango el la alta parto de la monto en la Aba-a Tibeta kaj Ĉjanga Aŭtonoma Prefektujo trafis la vilaĝon Xinmo je ĉirkaŭ la 6a horo matene, enterigante 62 hejmojn kaj pli ol 100 homojn. Du-kilometra sekcio de rivero estis blokita.

Xi diris, ke aŭtoritatoj devas fari maksimuman klopodon por redukti perdojn kaj malebligi sekundarajn katastrofojn.

Laŭ lia instrukcio, familianoj de la malaperintaj homoj kaj tiuj suferintaj perdojn en la katastrofo devas ricevi taŭgan zorgon.

Xi ordonis la Ŝtatan Konsilion, la kabineton de Ĉinio, sendi laborteamon al la okazajo.

La ordono diris, ke Ĉinio estas en la sezono de inundo, kaj registaroj sur ĉiuj niveloj en la tuta lando devas fortigi antaŭzorgon kontraŭ katastrofo por certigi sekurecon de vivoj kaj posedaĵoj de la popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin