Guterres adresis simpation al Ĉinio pro la terlavango

(GMT+08:00) 2017-06-25 15:23:24     Redaktoro:Xiong

Rilate tion, ke en Mao-gubernio de la provinco Sichuan, Ĉinio, okazis terlavango, kiu rezultigis gravan homan perdon, Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de Uuniĝintaj Nacioj, en la 24a de junio pere de sia proparolisto publikigis deklaron, adresante sian simpation al la ĉinaj popolo kaj registaro kaj esprimante sian bedaŭron pri la viktimoj.

La deklaro diras, ke Guterres deziras al la vunditoj baldaŭan resaniĝon; se necese, UN volontas liveri helpon al Ĉinio laŭ sia ebleco.

Frumatene de la 24a de junio en Mao-gubernio de la provinco Sichuan okazis terlavango, kaj ĉe tio pli ol 120 homoj estis enterigitaj. Kaj nun sukuristoj jam trovis 15 kadavrojn kaj sukcesis savi 3 homojn el la ruinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin