Wang Yi intervidiĝis kun afgana ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2017-06-25 16:14:27     Redaktoro:Xiong

La 24an de junio, en Kabulo, la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj intervidiĝis kun Salahuddin Rabbani, afgana ministro pri eksterlandaj aferoj.

Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Afganio estas tradiciaj amikaj najbaroj, ke Ĉinio volas, ke ĝi kaj Afganio daŭre subtenu unu la alian en la gravaj problemoj, precipe en tiuj, kiuj koncernas la kernajn interesojn, kaj disvolvu la kunlaboron en kontraŭterorisma batalo kaj sekureco, kaj ke tio estas bonvena, ke Afganio aktive partoprenu en la kuna konstruado de "Zono kaj Vojo".

Rabbani diris, ke Ĉinio kaj Afganio estas bonaj amikoj, bonaj najbaroj, kaj Afganio volas, kune kun Ĉinio, peni plenumi la fruktojn atingitajn de la du ŝtatestroj en la Astana renkontiĝo; Afganio dankas, ke Ĉinio donis al Afganio grandan helpon en diversaj kampoj, kaj volas partopreni en la konstruado de "Zono kaj Vojo" kaj en la kunlaboro pri batalo kontraŭ terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin