Cisternokamiona brulego kaŭzis morton de 120 homoj

(GMT+08:00) 2017-06-25 17:40:52     Redaktoro:Xiong

La 25an de junio pakistana amaskomunikilo raportis, ke ĉi antaŭtagmezon en la regiono Bahawalpur de la provinco Punjab, Pakistano, okazis renversiĝo de cisternokamiono, kaj post ĝi sekvis brulego, kiu kaŭzis morton de almenaŭ 120 homoj kaj vundiĝon de pli ol 100.

Iu vidatestinto diris, ke ĉi antaŭtagmezon unu cisternokamiono flanken-renversiĝis de la krevo de pneŭmatiko, kio vekis, ke multaj homoj konkure rabis la petrolon likantan en tumulto; poste la cisterno subite ekbrulegis, kaj tiel multaj homoj mortis kaj vundiĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin